Emil Nadányi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1881 en Oradea |
Morto | 28-an de majo 1933 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Aranka Hettyey |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • redaktoro |
NADÁNYI Emil (pro. nada:nji) estis hungara ĵurnalisto naskiĝinta en Nadjvarado la 28-an de februaro 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de majo 1933.
Biografio
Emil Nadányi finis juron en la Universitato de Koloĵvaro. Kiel studento li estis kunlaboranto de la gazeto Ellenzék. En 1903 li translokiĝis en Budapeŝton kaj li iĝis kunlaboranto de Budapesti Napló, Pesti Hírlap, Magyar Szó, Országos Hírlap. De 1908 li redaktis en Koloĵvaro la gazeton subtenantan la politikon de István Tisza titolitan Kolozsvári Hírlap. En 1915 li denove reiris en Budapeŝton kaj li fondis la duonoficialan registargazeton 8 Órai Újság, kiun li ĉefredaktis ĝis sia morto. De 1927 li estis ĝeneraldirektoro de la akcisocieto Budapesti Hírlap.
Verko
- Parlamenti küzdelmeink 1904 – 1913 (Bp., 1914).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.