Emil Keres | |
---|---|
![]() Emil Keres en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1925 en Szombathely |
Morto | 1-an de aprilo 2016 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Emil KERES [kereŝ], hungare Keres Emil estis hungara aktoro, teatrestro.
Emil Keres naskiĝis la 9-an de julio 1925 en Szombathely kaj mortis la 2-an de aprilo 2016 en Budapeŝto.
Biografio
Emil Keres finis la studadon en aktora akademio en 1950, poste li komencis sian karieron en diversaj teatroj. Inter 1954-1956 li jam estris teatron en Szolnok. Baldaŭe foje li estis aktoro, foje teatrodirektoro. Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Li emeritiĝis en 1985, tamen foje li aktoradis ankaŭ poste. Li ricevis premion Kossuth en 1965, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Roloj (elekto)
- 16 filmoj inter 1951-2009, ekzemple Ferenc Sánta: Húsz óra (Dudek horoj), 1965
- 18 televiziaj filmoj inter 1968-2010, ekzemple Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post horo), serio, 1971; Kántor (Kántor), serio, 1976; Abigél (Abigél), 1978
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamlet, Othello, Reĝo Lear; Friedrich Dürrenmatt: Vizito de la maljunulino; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac; John Steinbeck: Musoj kaj homoj; Ede Szigligeti: A mama (La patrino); Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l'ŝtonkora homo)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.