Emil Grósz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1856 |
Morto | 8-an de decembro 1941 (85-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
GRÓSZ Emil [gro:s] estis hungara okulkuracisto, universitata profesoro naskita en Nadjvarado la 30-an de septembro 1856 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de decembro 1941. Li estis la filo de kuracisto Frigyes Grósz.
Biografio
Emil Grósz havigis diplomon en 1887 en la Universitato de Budapeŝto kaj de 1888 li laboris en la okulkliniko de Budapeŝto kiel asistanto, poste adjunkto. En studjaro 1893–94 li estis vicestro de la katedro. En 1894 li iĝis privatprofesoro, en 1900 publika eksterordinara profesoro. En jaroj 1900–04 li estis ĉefkuracisto unue en la malsanulejo János, poste en la malsanulejo István. En 1903 li estis komisaro pri trahomafero. De 1905 ĝis 1936 li estis publika ordinara universitata profesoro en Budapeŝto kaj direktoro de okulkliniko numero 1-a. Li redaktis la revuon Szemészet, kaj kunulredaktis la revuon Orvosképzés.
Verkoj
- Szemészeti diagnosztika (Bp., 1893)
- Előadások a szemtükrözésről (Bp., 1897)
- A szembajok összefüggése a szervezet egyéb betegségeivel (kun Károly Hoór Bp., 1900)
- A szemészet kézikönyve (I–III. kun Hoór Károly, Bp., 1909–10)
- A szem tuberculosisa (Orvos képzés, 1913)
- A trachomaellenes védekezés (Orv. Hetil. 1924)
- Indikation der Zyklodyalise (Heidelberg, 1924)
- Operative treatment of glaucoma (Arch. Ophth. 1931)
- Extraction of senile cataract (1931)
- Postgraduate medical work in Hungary (1931)