Emil Concilia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Concilia Emil |
Naskiĝo | 3-an de majo 1847 en Ecseg |
Morto | 28-an de septembro 1916 (69-jaraĝa) en Trnava |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • kanoniko • literaturhistoriisto • preposto |
Emil Concilia, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Concilia Emil, estis hungara pastro, literaturhistoriisto. Li estis konata ankaŭ pri siaj pseŭdonimoj Békési, Békéssy aŭ Békesi [bEkEŝi] Emil.
Emil Concilia[1] naskiĝis la 3-an de majo 1847 en Ecseg, li mortis la 28-an de septembro 1916 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio; la fontoj menciaj plurajn datenojn!).
Biografio
Emil Concilia lernis en Gyöngyös, Esztergom kaj Nagyszombat, li studis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1870. Li estis pastro en Nagymaros, Esztergom kaj Nógrádvadkert, poste li estis malsana ĝis 1877, pli poste li estis du jarojn ĉefamilia edukisto. Li havis plurajn postenojn en la diocezo, en 1897 li estis kanoniko, en 1904 preposto, en 1905 titulara abato. Dum sia aktiva periodo li okupiĝis ankaŭ pri la mezepoka latinlingva hungara literaturo.
Elektitaj kontribuoj
- Magyar írók az Árpádházi kir-ok korában (1896)
- Magyar írók az Anjouk és utódaik korában (1899)
- Magyar írók Hunyadi Mátyás korából (1902)
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM49507;jsessionid=EA0ED63F48AEE7B5C5E2CE1DC8E94256 hungarlingva datenaro de muzeo