Emil Bacher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1854 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Szucsány |
Morto | la 15-an de oktobro 1926 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • verkisto de nefikcio |
Emil Bacher [baĥer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bacher Emil estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Simon Bacher, lia frato estis Vilmos Bacher.
Emil Bacher[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1854 en Szucsány ((laŭ Vikidatumoj en Liptószentmiklós) Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Sučany (respektive Liptovský Mikuláš) en Slovakio), li mortis la 15-an de oktobro 1926 en Budapeŝto.
Biografio
Emil Bacher devenis el juda familio. Li maturiĝis en komerca akademio en ĝuste tiam naskiĝinta Budapeŝto en 1873, poste li eklaboris en trusto pri muelejoj. Lia posteno altiĝis, fine li estis trustestro inter 1891–1926. Post la 1-a mondmilito li ne povis restarigi la hungaran muelindustrion, liaj manovroj fiaskis, fine li estis arestita. Li mortigis sin. Li ofte kontribuis en la germanlingva ĉefurba ĵurnalo.
Elektitaj kontribuoj
- Búzavám és őrlési forgalom (1903)
- A magyar malomipar (1911)
- A nemzetközi gabonapiac rendkívüli konjunktúrája államháztartásunk helyreállítása szolgálatában (1920)
- Magyarország gabonaellátása (prelego, 1921)