Emblemo de Tajlando
La emblemo de Tajlandoตราแผ่นดินของไทย
La emblemo de Tajlando
ตราแผ่นดินของไทย
Uzata ekde:1911

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Tajlando (taje ตราแผ่นดินของไทย) simboligas la mitologian kreaĵon Garudo kiel veturilo de Viŝnuo.

La Garudo estas mita duonhomo-duonbirdo de la hindua kaj budhana tradicioj. Laŭ la hindua mitologio, la Garudo estas la vahana (veturilo) de la dio Viŝnuo (pli konata en Tajlando kiel Narajana). La antikvaj reĝoj de Tajlando kredis je dia reĝeco, kaj konsideris sin la enkarniĝo de la dio Narajana. Tiel, la Garudo iĝis simbolo de la dia potenco kaj aŭtoritato de la tajlanda reĝo.

La Garudo ankaŭ bildiĝas en la nacia emblemo de Indonezio kaj la emblemo de la urbo Ulaanbaataro (la ĉefurbo de Mongolio).


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.