La Emaus-Komunumoj - france Communautés Emmaüs - estas asocioj. La unua estis kreita de la abato Pierre en 1949. Ilia celo estas akcepti la eksigitajn homojn, kiuj serĉas lokon kie vivi, labori, rekonstrui sin. Tiuj personoj akceptitaj estas nomitaj «kunuloj de Emauso».[1]
Historio
La abato Pierre fondis en 1949 la movadon Emmaüs (referenco al Emauso, vilaĝo de Palestino aperante en epizodo de la lasta ĉapitro de la Evangelio laŭ Luko). Tiu movo estas nune laika organizo de lukto kontraŭ la forigo, kiu debutis ekde la somero 1949 per la kreo de la "komunumo Emmaüs" de Neuilly-Plaisance, al la 38 avenuo Paul-Doumer, en la komenco gastejo de juneco. La movo Emmaüs disbranĉiĝis sin en diversaj strukturoj.
La komunumoj estis ĝis 2008 kunigataj en sep federacioj.
La 14an de julio 2009, la Emaus-Komunumoj ricevis statuson de la franca ŝtato: "organizoj de komuneca akcepto kaj de solidaraj aktivecoj".[2]
Funkciado de la komunumoj kaj statuso de la kunuloj
En Francio ekzistas nun 119 Emaus-Komunumoj, kiuj estas ĉiuj anoj de Emmaüs France kaj de Emmaüs Internacia.
La Emaus-komunumoj akceptas hodiaŭ ĉirkaŭ 3 880 kunulojn de Emmaüs .[3]
La kunuloj de Emauso estas homoj kiuj estis sen loĝejo, eksigitaj. En la komunumoj ili estas akceptitaj «senrezerva» maniero por nedeterminita daŭro. La komunumoj estas lokoj por akcepto, vivo, laboro kaj solidareco.
La Emaus-komunumoj ricevas neniun subvencion por funkciado, iliaj enspezoj devenas precipe de la meblaroj rekuperitaj ĉe homoj aŭ bazaroj (mebloj, vestoj, bagatelaĵoj, libroj, bicikloj, ktp), kiu post elekto, purigado, restarigo, estas malmultekoste revendataj por reuzo aŭ por recikligo.
Por bona funkciado en komunumoj laboras ankaŭ salajruloj - ekzemple direktoro, kasisto, kamionŝoforoj - kaj volontuloj, kiuj helpas la salajruloj kaj la kunuloj.
La elspezoj estas la funkciado de la komunumo: konstruaĵoj, kamionoj, impoŝtoj, salajroj, vivmedio kaj socialkotizoj de la kunuloj.
Statuso de la kunuloj de Emauso
La kunuloj de Emauso, profitis de la specifa statuso de personoj akceptitaj laŭ komunuma akcepto kaj de solidaraj aktivecoj, kreita per la franca leĝo de la 1a decembro 2008 ĝeneraligante la enspezon de agema solidareco.[4] Tiu statuso aliformita kun la leĝo de la 14a de julio 2009, alportas relativajn garantiojn al ilia vivmedio, al ilia socia akompano kaj al financa apogo. La statuso de la kunuloj estas «sen iu subordigiteca ligo»[5], ekzemple kunulo rajtas forlasi la komunumon, kiam li volas.