Elten | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumoparto en Germanio • nederlanda municipo • Q1822469 | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 46446 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 339 (1960) [+] | ||
Loĝdenso | 204 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 52′ N, 6° 10′ O (mapo)51.8711116.159722Koordinatoj: 51° 52′ N, 6° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
Areo | 16,36 km² (1 636 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Elten [+] | |||
Elten estas urboparto de Emmerich am Rhein en Nordrejn-Vestfalio (Germanujo). Elten havas areon da proksimume naŭ kvadrataj kilometroj kaj 4.731 loĝantojn, el kiuj ne malgrava malplimulto estas Nederlandano. Elten situas ĉe la Malsupra Rejno en tuja proksimeco al Nederlando ĉe la aŭtovojo A3 de la Ruhr-Regiono al Arnhem. Tie ĉi ankaŭ komenciĝas la federacia strato B8, kiu pasas 800 kilometrojn tra Germanujo ĝis Passau al la landlimo kun Aŭstrujo.
La vilaĝo je tri flankoj estas ĉirkaŭata de Nederlando. Je la 23-a de aprilo 1949 ĝi estas, kiel kompenso pro la germana okupado dum la Dua Mondmilito, asignata al Nederlando. Tio daŭris ĝis la 1-a de aŭgusto 1963, kiam ĝi denove fariĝis germana teritorio post pago de 280 miliono da markoj fare de la germanoj.