Else Lasker-Schüler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Else Lasker-Schüler | |||||
Naskonomo | Elisabeth Schüler | ||||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1869 en Elberfeld | ||||
Morto | 22-an de januaro 1945 (75-jaraĝa) en Jerusalemo | ||||
Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • sennacieco vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Berthold Lasker • Herwarth Walden vd | ||||
Amkunulo | Gottfried Benn vd | ||||
Parencoj | Rosa Zifferer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • salonestrino • dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | poezio vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Else LASKER-SCHÜLER (naskiĝinta en la 11-a de Februaro 1869 en Elberfeld, mortinta en la 22-a de Januaro 1945 en Jerusalem) estis juda germana verkistino. Ŝia memstara verkaro influis la literaturan Ekspresionismon. Al ties rondoj berlinaj ŝi apartenis intertempe. Poste ŝi mem emancipiĝis de tio. Ŝian lirikaĵaron karakterizas forta emocieco, kiu pli kaj pli iĝas religia-mitoza. Inter ŝiaj konatoj estis i.a. Gottfried Benn, Alfred Döblin, George Grosz, Franz Marc, Franz Werfel, Oskar Kokoschka kaj Karl Kraus.
Vivo
Estante filino de la grandrabeno de Elberfeld ŝi havis vivon ofte ŝanĝiĝantan. Post interrompo de la lerneja studado kaj privata instruado ŝi transloĝiĝis en 1894 kun la unua edzo Berthold Lasker al Berlino, kie ŝi iĝis parto de la bohemia vivo. Amikiĝo kun Peter Hille peris por ŝi kontakton al la artista rondo de Neue Gemeinschaft. Post divorco de Berthold Lasker en 1903 ŝi edziniĝis samjare al la eldonisto de la gazeto Sturm, Georg Lewin (lian literaturan pseŭdonimon Herwarth Walden ŝi inventis) , kun kiu ŝi restis dum 9 jaroj.
Ŝia unua poemvolumo, kie senteblas jam eskapa kaj sonĝa etosoj, kun la titolo Styx aperis en 1902, la unua prozaĵlibro Der siebente Tag en 1905. Unu jaron poste surmerkatigitis Peter-Hille-Buch. En 1909 ŝi eldonigis 'Die Wupper, sian unuan dramon. En 1910 ŝi kreis por si la memdifinon "Prinz von Theben / Princo de Tebo", atestilo pri ŝia ŝato fuĝi literature en la regionon orientalan/fabelan. Kulmino de ŝia verkista agado estis la apokalipsa-ekstazaj skribahoj Hebräische Balladen (1913). Tiutempe estiĝis ankaŭ la leterromano Mein Herz. Ein Liebesroman mit Bildern und wirklich lebenden Menschen (1912) kiel ankaŭ Der Malik (1919; tie temas pri la Unua mondmilito).
Premio kaj graveco
En 1932 ŝi ricevis la Premion Kleist. Post la potencakiro de la nazioj ŝi forlasis pro sia juda deveno kaj la naziaj minacado kaj molestado sian patrujon. Ŝi fuĝis en Svislandon: ŝia kristana-juda repaciĝdramo Arthur Aronymus ne plu povis esti surscenigita germanlande. Vojaĝo al Palestino estas pritraktata en la libro Das Hebräerland de 1934. En 1937 ŝi elmigris al Jerusalem, kie ŝi pli kaj pli malriciĝis. Du jarojn antaŭ la morto aperis la melankolia poemantologio Mein blaues Klavier (1943), pledo pasia pri toleremo kaj humaneco.
La Else-Lasker-Schüler-Societo en Wuppertal okupiĝas pri ĉiuj aspektoj de la verkaro de tiu interesa aŭtorino.
Fons
"Lasker-Schüler, Else", apud: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)