Akvopesto en akvario
Elodea foliĉeloj observitaj per lummikroskopo, 40x objektiva lenso kaj 16x okularlenso. Totala pligrandigo: 640. | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Elodeo[1] (latine Elodea) aŭ akvopesto estas genro el la Hidrokaritacoj (Hydrocharitaceae) kiuj konsistas el akvoplantoj[2] el nesala akvo. La plantoj ŝvebas en la akvo. La karbondioksido estas prenata el la akvo en la formo de karbonato. Ili estas rapidkeskantaj plantoj. La mezaj kaj supraj folioj formas florkonojn de tri, kvar aŭ ses. La folioj estas ovalaj ĝis lancetformaj kaj havas tre fajne dentitan folirandon.
La plej konata specio estas la Kanada elodeo.
Referencoj
- ↑ Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 14. ISBN 978-5-7161-0138-8..
- ↑ Elodeo en vortaro.net
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.