Ellrich | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Turingio | ||||||
Distrikto | Distrikto Nordhausen | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 036332 | ||||||
Poŝtkodo | 99755 | ||||||
Aŭtomobila kodo | NDH | ||||||
Oficiala Municipokodo | 16062005 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Matthias Ehrhold | ||||||
Adreso de la administrejo | Salzstraße 8 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 5492 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 35′ N, 10° 40′ O (mapo)51.58555555555610.668055555556Koordinatoj: 51° 35′ N, 10° 40′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 255 m | ||||||
Areo | 69,42 km² | ||||||
Ellrich estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5492 loĝantojn.
Geografio
La urbo situas ĉe la rivero Zorge ĉe la suda rando de Harco rekte ĉe la landlimo je Malsupra Saksio. La urboparto Sülzhayn troviĝas je 3 km nordoriente de la kerno urba havante multajn sanatoriojn parte situanta ĉe arbarrando. Jen aliaj urbopartoj de Ellrich: Appenrode, Cleysingen, Gudersleben, Rothesütte, Werna, Woffleben.
Historio
La unua endokumenta mencio (Alarici) estis en 876. Diversaj nomformoj (Alariche, 1229 Elreke, 1229 Elrike) etimologie koneksiĝas kun la malnovsaksa vorto alira/elira por alno kaj la mezmalsupragermana vorto reke por heĝo. En la jaro 1268 Ellrich ricevis la urbajn rajtojn kaj en 1332 la privilegon fari proprajn monerojn. Fajrego de 1627, dum kiu malkonstruitis multaj konstruaĵoj (ekz. la Johano-kirko, la urbodomo, la monerfarejo), estingis ankaŭ multajn homajn vivojn.
En 1938 dum Kristala nokto detruitis sinagogon konstruitan en 1730. La monerfarejo poste ne plu rekonstruitis. Ekde 1869 la urbo ĝojas pri propra stacidomo. Dum la Tria regno ekzistis terura punlaborejo apud la stacidomo (Juliushütte). Dum la Malvarma milito estis inter Ellrich kaj Walkenried unu el la plej gravaj fervojaj landlimpasejo inter libera Germanlando kaj komunisma GDR.
Industrioj
Dum GDR situas la konata ekskluziva modvestaĵfirmao VEB Eldamo en Ellrich kies produktoj en internaciaj foiroj ofte premiitis. Samtempe estis en Ellrich firmao pri normala, ĉiutaga profesivestaĵaro. La apud Ellrich situantaj gipstavoloj ankaŭ ekspluatitis. En la urbo ekzistis ekster tio gisejo, haktranĉilfirmao kaj fabriko pri plankaj supraĵoj Nordbau specialigita je gimnastikejoj kaj lernejoj.
Vidindaĵoj
- Memorigloko Ellrich-Juliushütte
- Bonifaco-kirko, katolika
- Kirko Sankta Mario, protestantisma
- Regionhistoria muzeo kun kirko Sankta Spirito
Elstaruloj kun ligo al Ellrich
- August Friedrich Holtzhausen (1768–1827), inĝeniero kaj vapormaŝinpioniro
- Christian Benedikt Michaelis (1680–1764), orientalisto kaj teologo
- Christian Friedrich von Byla (1703−1775), supera forstisto kaj bienposedanto
- Dietrich Haugk (1925–2015), reĝisoro kaj parolisto
- Erich Scholz (1911–2000), ĉefo de la punlaborejo nazia
- Friedrich Heinrich Wilhelm von Wagner (1748–1819), ĉambra prezidanto en Białystok
- Georg Friedrich Bischoff (1780–1841), komponisto
- Klaus-Dieter Baumgarten (1931–2008), orientgermana ministro
- Levi Herzfeld, rabeno
- Martin Schultze (1835–1899), pedagogo kaj lingvisto
- Rolf Hoppe (* 1930), aktoro
- Wilhelm Apel (1905–1969), hesia politikisto
- Wilhelm Wiegand (1851–1915), historiisto
|