Ellenőr (Kontrolisto) estis hungarlingva revuo aperinta komence ĉiusemajne, poste duonmonate en Kluĵo, Rumanio kiel daŭrigo de Kolozsvári Tükör (1912-20), poste Tükör (1922-23), respektive Vágóhíd (1924-27). Ĝi prezentis sin kiel politika, socia kaj ekonomia gazeto, sed ĝi estis efektive komerca raportrevuo. Ĝia respondecredaktoro estis Sándor Tóth. Ĝi ĉesis en septembro 1940.

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.