Eljas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Komarko | Sierra de Gata | ||
Poŝtkodo | 10891 | ||
Retpaĝaro | Municipo de Eljas | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Bellanco Fernández | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 046 (2008) | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 6° 51′ U (mapo)40.215833333333-6.8461111111111Koordinatoj: 40° 13′ N, 6° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 640 m [+] | ||
Areo | 33 km² (3 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Eljas [+] | |||
Eljas [Elĥas] (As Ellas en Fala, loka lingvo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas lagarteirus. La censita populacio en 2008 estis 1046 loĝantoj.
Situo
Eljas estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata(inter Las Hurdes kaj la portugala landlimo), je altitudo de 640 m; je 118 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 178 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas 33 km².
Limas norde kun Navasfrías, oriente kun El Payo, ambaŭ municipoj de la provinco de Salamanca; sude kun San Martín de Trevejo kaj okcidente kun Valverde del Fresno.
Ĝin trapasas la rivero Eljas (Erges en portugala), alfluanto dekstre de la Rivero Taĵo, kiu faras landlimon inter Hispanio kaj Portugalio dum ĉirkaŭ 80 km., ĝis sia enfluo en la Taĵo.
La pejzaĝo estas belega kaj la klimato ege favora pro kio estas eĉ plantejoj de bananoj.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe ankaŭ turismo.
Toponimio
La nomo de Eljas ŝajne devenas el romia epoko, pli precize el la vorto "ergástulum" aŭ karcero.
Historia heredaĵo
Kastelo
La plej grava vidindaĵo estas la kastelo de Eljas, de la 14a jarcento, kiam la vilaĝo estis sidejo de la Ordeno de Alcántara. Ĝi estas ĉe la Plaza Mayor (Granda Placo) kaj estis deklarita Monumento Histórico Artístico en 1970.
Popola arkitekturo
Temas pri vilaĝo kiu ege suferis elmigradon. Revenintoj invertis en novajn domojn kio ŝanĝis la tipan konstrumanieron. La vidaĵoj estas belegaj ĉar altas pro sia defenda situo.
Lingvo
Eljas, aŭ As Ellas, dirata en lagarteiru (loka parolmaniero), estas unu de la tri vilaĝoj de la valo de Jálama kiuj havas propran lingvon konatan kiel "Fala", kio signifas "Parolmaniero". Laŭ Ethnologue de SIL International, rilate kun UNESCO, temus pri vera lingvo, kvankam kelkaj parolas pri nur dialekto. La varianto de Eljas, pli muzikeca ol tiu de Valverde del Fresno aŭ San Martín de Trevejo, nomiĝas lagarteiru (el lagarto, lacerto), pro la tradicia emo de la loĝantaro manĝi tiujn reptiliojn, kio nuntemope estas malpermesata. La lacertoj aperas en la blazono de la vilaĝo.
Kuriozaĵo
Same kiel en Valverde del Fresno, en Eljas estis grava "industrio" de kontrabando el la 1940-aj jaroj al la 1970-aj.
Eksteraj ligiloj
Bildaro
- Rivero.
- Rivero.
- Penafrol.