Elizabeth Blackwell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1821 en Bristolo, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Morto | 31-an de majo 1910 (89-jaraĝa) en Hastings, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Tombo | Kilmun |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Bedford College • Geneva Medical College • State University of New York Upstate Medical University |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Samuel Blackwell |
Patrino | Hannah Blackwell |
Frat(in)oj | Emily Blackwell • Henry Browne Blackwell • Anna Blackwell |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • medical writer • eseisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • homrajta aktivulo • verkisto |
Elizabeth BLACKWELL (3-a de februaro 1821 – 31-a de majo 1910) estis la unua virino, kiu fariĝis kuracisto kaj okupiĝis pri medicino en Usono.
Blackwell naskiĝis en Bristol, Anglio, kaj la familio elmigris al Usono en 1832. Ŝi serĉis lokon por studi medicinon kaj fine trovis lokon en Geneva, Novjorko. Ŝi diplomiĝis en 1849.
Poste ŝi vizitis Eŭropon kaj post multaj malfacilaĵoj ŝi trovis laboron unue ĉe La Maternite en Parizo kaj poste en la fama malsanulejo St. Bartholomews en Londono.
En 1851 ŝi revenis al Novjorko kaj sukcese praktikis medicinon.
Post 1869 ŝi loĝis en Londono kaj fondis tie en 1874 la Londonan medicinan lernejon por virinoj.[1]
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.