Elizabeta Gabriela de Bavario | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝedzino de Belgio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de julio 1876 en Possenhofen | ||||
Morto | 23-an de novembro 1965 (89-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Mortis per | kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Tombo | Royal Crypt vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Vitelsbaĥoj • dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd | ||||
Patro | Karl Theodor, Duke in Bavaria vd | ||||
Patrino | Infanta Maria Josepha, Duchess in Bavaria vd | ||||
Gefratoj | Princess Marie Gabriele, Princess Rupprecht of Bavaria • Duchess Amalie in Bavaria • Duchess Sophie Adelheid, Countess of Toerring-Jettenbach • Duke Franz Joseph in Bavaria • Duke Ludwig Wilhelm, Duke in Bavaria vd | ||||
Edz(in)o | Alberto la 1-a vd | ||||
Infanoj | Leopoldo la 3-a • Karolo de Belgio • Queen Marie-José of Italy vd | ||||
Parencoj | Zita de Bourbon-Parma • Prince Sixtus of Parma • Duarte Nuno, Duke of Braganza • Archduchess Elisabeth Amalie of Austria • Ksavero de Burbono-Parmo • Ĉarlota de Luksemburgo • Felikso de Burbono-Parmo • Maria-Adelheid de Luksemburgo • Elizabeto de Aŭstrio-Hungario • Maria-Sofio de Bavario • Rudolfo de Habsburg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fotisto vd | ||||
Aktiva en | Soest vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dukino Elizabeta Gabriela de Bavario (germane Elisabeth Gabriele Valérie Marie Herzogin in Bayern, naskiĝis la 25-an de julio 1876 en kastelo Possenhofen, mortis la 23-an de novembro 1965 en Bruselo) estis bavaria princino kaj pli poste belga reĝino. En la jaro 1900 ŝi edziniĝis al heredanto de la belga trono Alberto la 1-a (reĝo ekde la jaro 1909), ŝia filo estis reĝo Leopoldo la 3-a. Dum la unua mondmilito kiel reĝino-edzino ŝi regule vizitis batalfronton, ŝi financis diversajn plibonigojn al soldatoj kaj flegis ilin. Ŝi estis granda ŝatantino kaj subtenantino de arto. Dum la dua mondmilito kiel reĝino-patrino ŝi kondamnis konduton de naziistoj al judoj kaj savis centojn de judaj infanoj. En la jaro 1965 Jad Vaŝem donis al ŝi titolon justulino inter la popoloj.[1]
Referencoj
- ↑ Belgium virtual wall of honor. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2020-06-21.