Eliza Orzeszkowa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Eliza Orzeszkowa Эліза Ажэшка | ||
Naskonomo | Elżbieta Pawłowska | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1841 en Miĺkaŭščyna | |
Morto | 18-an de majo 1910 (68-jaraĝa) en Hrodno | |
Mortis per | kardivaskulsistema malsano vd | |
Tombo | Parish Cemetery vd | |
Etno | poloj vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Pawłowscy herbu Korwin vd | |
Patro | Benedykt Pawłowski vd | |
Patrino | Franciszka Kamieńska vd | |
Edz(in)o | Stanisław Nahorski vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | E. O. • Bąk (z Wa-Lit-No) • Li…ka • Gabriela Litwinka • Eliza Orzeszkowa vd | |
Okupo | verkisto • eseisto • tradukisto vd | |
Laborkampo | eseo • prozo vd | |
Aktiva dum | 1866–1910 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ĉe Nemano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eliza ORZESZKOWA [oĵeŝkova] (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskiĝis PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna; mortis la 18-an de majo 1910 en Grodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.
Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj edziniĝis en aĝo de 17 jaroj kun la bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi edziniĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.
En Esperantujo ŝi estas konata kiel la aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel eduka legaĵo.
En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.
Verkaro
En 1878 aperis ŝia romano Meir Ezofowicz, en kiu ŝi vigle priskribis la vivon de judoj en belorusa urbeto. La verko propagandis ne la toleradon, sed la asimiladon de la judoj.
Dziurdziowie (1885) temas pri senscio kaj superstiĉo de la malriĉaj kamparanoj. Cham (1888) estas tragika historio pri amo de simpla fiŝisto al neŭrotika, rafinita urba fraŭlino.
Ŝia ĉefa verko estas Nad Niemnem („Ĉe Nemano”; 1888), kiu prezentas polan komunumon en Litovio. Bene nati („Moŝtaj naskiĝintoj”; 1892) prezentas malriĉajn nobelojn de vilaĝoj.
Ŝiaj kolektitaj verkoj aperis sub titolo Pisma (1937–39), en 22 volumoj.
Tradukoj al Esperanto
- Ĉe Nemano, ampleksa pozitivisma romano prezentanta la polan socion meze de la 19-a jarcento en la regiono ĉirkaŭ Grodno, eld. BES, 2023, trad. Tomasz Chmielik[1].
- La Interrompita Kanto. Arkivigite je 2017-01-15 per la retarkivo Wayback Machine Tradukis Kazimierz Bein. 79 paĝoj.
- [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1905.
- 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1909.
- 3-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1922.
- 4-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1928.
- A ... B ... C ... Noveleto. Tradukis F. Ender. 72 paĝoj.
- Lodzo: Stanislao Miszewski, 1909. (Nova Esperanta Biblioteko 2.)
- Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1956.
- Bona Sinjorino, Novelo, Tradukis Kazimierz Bein.
- [1-a eldono.] Berlino: Möller & Borel, 1909. 51 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 3.)
- 2-a eldono. Berlino: Ellersiek & Borel, 1924. 56 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 3.)
- Represo. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1979.
- Legendo. Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Tradukis Kazimierz Bein.
- En: Pola Antologio. Parizo: Hachette, 1909. Paĝoj 44–46.
- En: La lanternisto. Amsterdamo: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, 1938. Paĝoj 110–112.
- Marta. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (Martha.) Romano. Tradukis L. L. Zamenhof.
- [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1910. 237 paĝoj.
- 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1924. 237 paĝoj.
- 3-a eldono. Parizo: Hachette, 1928. 237 paĝoj.
- 4-a eldono. Marmande: Editions Françaises d’Espéranto, 1968. 213 paĝoj.
- 5-a eldono. Bielsko-Biała: Kleks, 1999. 256 paĝoj.
- miniatura eldono. Sanpaŭlo: esprima.com.br, 2018. 2x440 paĝoj.
- Legendo pri Rabbi Akiba. Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Tradukis Ardante Popolan. En: La praktiko 1, n-ro 11 (novembro 1919).