Elihu Thomson
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1853 (1853-03-29)
en Manĉestro
Morto 13-an de marto 1937 (1937-03-13) (83-jaraĝa)
en Swampscott
Tombo Pine Grove Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono
Alma mater Universitato Yale Universitato Harvard
Subskribo Elihu Thomson
Okupo
Okupo inĝeniero inventisto kemiisto entreprenisto

Elihu THOMSON (naskiĝis la  29-an de marto 1853 en Manchester (Anglio), mortis la 13-an de marto 1937 en Swampscott (Masaĉuseco)) estis brita, usona inĝeniero, inventisto kaj entreprenisto. Naskiĝinta en Manchester (Anglio), kune kun sia familio li translokiĝis al Filadelfio (Pensilvanio, Usono) en 1858. Thomson studis ĉe "Central High School of Philadelphia", kie li diplomiĝis en 1870. Post diplomiĝo, li fariĝis instruisto, kaj en 1876, en la aĝo de dudek tri, li fariĝis estro de la ĥemia katedro. En 1877, li komencis esploradon en la kampo de rezistanca veldado, disvolvis metodon de steba veldado kaj enkondukis ĝin en la industrion.

Thomson fondis la "Thomson-Houston Electric Company". Aldone al rezistancaj veldmaŝinoj, li disvolvis projektojn por arkolumaj sistemoj, transformatoroj. En 1892, la "Thomson-Houston Electric Company" kunfandiĝis kun la "Edison General Electric Company" por iĝi la "General Electric Company".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.