Elfdalia
Övdalsk, Övdalską
Mapo de la supra silga (Ovansiljan), kie la elfdalia estas parolata
Mapo de la supra silga (Ovansiljan), kie la elfdalia estas parolata
lingvo moderna lingvo
Dalekarla
Parolata en Svedio
Parolantoj 2 000
Denaskaj parolantoj proksimume 2 000
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
dalekarla run-alfabeto (pre 20-a jarcento)
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana lingvaro
Nordĝermana lingvaro
Oksidenta nordĝermana lingvaro
Dalekarla lingvo
Supraj silgaj dialektoj
Oficiala statuso
Reguligita de Sveda Lingvokonsilio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ovd
  SIL ovd
  Glottolog elfd1234
Angla nomo Elfdalian
Franca nomo dalécarlien
Specimeno

Du, Faðer ųor, so ir i imblum,
Lat namneð Dett werd elgað,
Lat ritşeð Dett kumå,
Lat wiln Denn råða niðǫ juordn, slais upi imblem.
Dşäv uoss wenn dag eð bröð so byövum.
Og felåt uoss skuldär ųorer,
slaisog wįð felåtum diem
so irå stşylduger uoss noð.
Og stell it so werdum frestaðer,
åtǫ friðä uoss frǫuondu.
(Fer ritşeð ir Dett, og maktę og ärrligietę
i ievigiet. Ammen)

Patro Nia, tradukado de Steensland (2015).

La elfdalia lingvo (övdalskövdalską, elparolu /ˈœvdɐlskãː/ en elfdalia, älvdalskaälvdalsmål en sveda) estas lingvo al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 2 000 homoj kiu kreskas aŭ loĝas en Elfdalio (Övdaln), situanta en norda Dalarna, Svedio.

La lingvo estas proksime rilatita al proksime situantaj lingvoj kiel muraa kaj ursaa. Ĉiuj ĉi tiuj lingvoj disbranĉiĝis al la praskandinava lingvo inter 800-aj jaroj kaj 1300-aj jaroj. La elfdalia lingvo havas multajn diferencojn kompare al la sveda aŭ alia skandinava lingvo. La lingvo havas pli maljunan sistemon de kazo kaj la praskandinavan sistemon de silabkalkulo kun mallongaj, longaj, kaj tre longaj silaboj. Ĝi konservis sonon kiel [w] kaj [ð], kaj estas la nura skandinava lingvo kiu ankoraŭ havas nazvokalojn. La elfdalia ankaŭ spertis grandajn sonoŝangojn.

Tamen la elfdalia tradicie vidis al dialekto de la sveda, ili estas apartajn lingvojn laŭ la normo de reciproka komprenebleco. La elfdalia ne estas reciproka komprenebla kun la sveda, norvegadana, sed dalarnulo ke parolas aliaj lingvoj de la supra de Siljan povas kompreni ĝin. Tradiciaj, elfdali-parolantoj parolis sian denaskan lingvon en Ovansiljan, kaj parolis la sveda en ekzemple Retviko aŭ Leksando ekster Ovansiljan. Parolantoj do estas dulingvaj. La elfdalia ne havas statuson kiel minoritata lingvo en Svedio laŭ La Lingvo-Leĝo (2009:600).

En la 1900-aj jaroj, la elfdalia komencis simili la sveda, kaj la lingvo alproksimiĝas la norma sveda pli kaj pli ĉiu generacio. Multoblaj lingvistoj tial diferencigas inter klasika elfdalia, tradicia elfdalia kaj moderna elfdalia.

En aŭtuno 2014, dek lingvistoj prezentis peton al SIL International por doni la elfdalia kodon ISO-639-3. Kritika komento al la aplikaĵo estas submetita de Instituto por Lingvoj kaj Folkloro, la sveda aŭtoritato de dialektoj kaj tiel plu, sed la 27-an de majo 2016, SIL konsentis (post apelacio). La elfdalia hodiaŭ havas ISO-639-3-kodo ovd.

Skribsistemo

Dalekarlia runo de 1635 en Orsblecksloftet, Zorns gammelgård, Mora.
Dulingvaj ŝosesignoj en Elfdalio.

La elfdalia lingvo ekzistis en skriba formo dum centoj da jaroj. Dalarna-runoj estas uzataj por hakiti en lignon, ekzemple en bovloj kaj tabloj. Tamen malmultaj, el la hakoj skribis nur en elfdalia lingvo. Anstataŭe, la plejpartoj uzis la svedan kun kelkaj elfdaliaj vortoj kaj elfdalia influo. La lasta persono instruita de siaj gepatroj kiel skribi per runoj mortis en 1939.

En la komenco de la 1900-aj jaroj, homoj komencis skribi per skribilo kaj papero, kiu rezultigis la vasta adopto de la latina alfabeto. Ĉiuokaze, ne ekzistis norma ortografio, kaj homoj skribis laŭplaĉe. Hodiaŭ, la elfdalia alfabeto ankoraŭ ne havas unu norman ortografion. Tri ortografioj komune estas ofte uzataj: la ortografio de Råðdjärum, la ortografio de Steensland, kaj la ortografio de Åkerberg.

La unua vortaro de elfdalia por praktika uzo estis publikigita de Lars Steensland 1986, kun lia ortografio.

En 2000, la libro Rattjin ("La hundo") estis publikigita. Ĉi tiu libro uzis novan ortografion kreitan de Bengt Åkerberg kaj la asocio Ulum dalska.

En 2004, Ulum dalska taskigis Råðdjärum per la respondeco krei novan ortografion por la elfdalia lingvo. Post sep monatojn, propono estis prezentita kaj akceptita de Ulum dalska. Ĉi tiu ortografio estis ofta, kaj ekzemple estas uzita de Lisslprinsn, la elfdalia traduko de La Eta Princo, sed ĝi ne estas eksklusive uzata.

En 2010, Steensland kaj Åkerberg kunlaboris por ŝangi iliajn ortografiojn por similigi la ortografion de . En la dua revizio de la vortaro de Steensland, lia ortografio alproksimiĝis la unua uzita de Råðdjärum. Ankoraŭ, ĝi havas diferencojn, ekzemple Steensland uzas ⟨ǫ⟩ kie Råðdjärum uzas ⟨ą̊⟩.

Ortografio de Råðdjärum

La ortografio de Råðdjärum havas 36 literojn, 26 de la latina alfabeto, kaj aldone dek; ą, ð, ę, į, ų, y̨, ą̊, ä, å, kaj ö. La alfabeto kunhavigas ä, å, kaj ö kun la sveda alfabeto. ⟨ą⟩, ⟨ę⟩, ⟨į⟩, ⟨ų⟩, ⟨y̨⟩ kaj ⟨ą̊⟩ estas uzata por nomumi nazalajn variantojn de la vokaloj. Tiujn oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kun diakritaj signoj. ⟨ð⟩ estas uzata por la voĉa dentala frikativo. ⟨c⟩, ⟨q⟩, ⟨x⟩, ⟨z⟩ sole aperas en nomoj kaj fremdvortoj.

AĄBCDÐEĘFGHIĮJKLMNOPQRSTUŲVWXYYZÅĄ̊ÄÖ
aąbcdðeęfghiįjklmnopqrstuųvwxyyzåąą̊äö

Komparo inter la ortografioj

Kelkaj el la diferencoj kaj similecoj inter la tri ortografioj estas prezentitaj en la tabelo malsupre:

Råðdjärum[1]Steensland (2010)[2]Steensland (2021)[3]Åkerberg[4]SvedaEsperanto
baiðabaiðabaiðabaiðavänta (bida)atendi
djävådşävådjävådşävoge (giva)doni
laungglaungglaungglangglånglonga
tjyrtşyrtjyrtşyrkobovino
tiokktjokktiokktjokktjockdika
gą̊sgǫsgǫsgǫsgåsansero
guottguottguottguättgottbona
påykpåikpåykpåykpojkeknabo
stornstornstornstoɍnkäppen (stören)kano
slaikslaikslaikslaiksådan (slik)tia
trättträttträttträtttröttlaca

Specimeno

Runa hakitaĵo en Lillhärdalstolen (ĉirkaŭ 1600)

Unu el la plej malnovaj skribaj notoj pri elfdalia lingvo.

Dalarna-runoj
Transliterumouer.og.en.sir.fost.å⟨⟨n⟩⟩.ed.han.har.sioufe.gart.feld han.strafuer.ed.ig.har.ga⟨r⟩t
TradukoĈiuj rigardas kion li faris, antaŭ ol li kulpigis tion, kion mi faris.[5]

Prytz’ En Lustigh Comoedia om Konung Gustaf Then Första (1622) (Amuza komedio pri reĝo Gustaf la 1-a)

Unu el la unuaj linio en elfdalia dum la komedio de Prytz.

Prytz (1622)Gudz blom, du ihr ey nogär rumbonde, diö du ihr nogot so Herre achtogen i ögomma deinom. Jgh wet wäl, hwem du ihr fyhr een kumpån; skreek ey fyhr migh; kulla mein ohn sagde sigh seå gulleckiur innå min klädomma å digh, dåsse ohn såth och maggiärde i skräufuäm åuthi kuffuåm.
TradukoSango de Dio, vi ne estas iu kamparano el Rumbolandet, ĉar vi estas (iom) tiel sinjora en viaj okuloj. Mi scias, kia tipo de homo vi estas. Ne mensogu al mi! Mia kara, ŝi diris, ke ŝi vidis oran ĉenon ene de viaj vestaĵoj, kiam ŝi kuiris en la forno en la ĉambro.[6][7]

Björnen vid slåtterboden (1917) (La urso ĉe la falĉadoŝedo)

Ekstrakto de fonograforegistro de 1917 kun ortografio de Råðdjärum.[8][9]

Levander (1917)Eð war mes Trappmas-faðer ulld westri stamneð et tjyöls og slå og add mųor minn sig og ą̊ war ą̊ sytn og dier ulld klyva. Og sę add ą̊ ulað go ien bįestweg ą̊ sę, mes dier add kumið åv westerdait, dar eð war so sikkt, so an ulld far umringg min estn.
Traduko

Okazis kiam Trappmasfar iris okcidenten al herbareoj apud la digo por falĉi. Li havis sian edzinon kun li, kiu estis graveda. Ili alportus la aferojn per ĉevalo. Tiam ŝi volis preni ŝparvojon, kiam ili venis okcidenten tien, kie ĝi estis tiel marĉa, ke li ĉirkaŭirus kun la ĉevalo.[9]

Frost Anders dagbok (1946) Tagolibro de Frost Anders

Ekstrakto de la tagolibro de la tagolibro de Frost Anders la 16-a oktobro 1946.

Frost Anders (1946)I kam inn o sett mig o vild tag att mig ien stjyäru o mes i såt jär so bögles i til autgainum glased o fick sjo Inger o Kristin Rombin so stugned jär autä. Dier add fel verid upo brune o kent at dörer va lester. Smopåjker bruk fel dunå jär so i vart int i vari diem. I lest fel upp so dier fing kum inn, men Kristin var uäfridun og uld umstad els o fru Hansback!
TradukoMi envenis kaj sidiĝis kaj volis malstreĉiĝi iom da tempo, kaj kiam mi sidis ĉi tie, mi hazarde rigardis tra la fenestro kaj vidis Inger kaj Kristina Rombin staris ekstere. Ili verŝajne estis supre sur la ponto kaj sentis, ke la pordo estas ŝlosita. La knabetoj kutime siblas ĉi tie, do mi ne rimarkis ilin. Mi malŝlosis la pordon, por ke ili povu eniri, sed Kristina estis maltrankvila kaj estis survoje por viziti sinjorinon Hansback!

Vidu ankaŭ

Notoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.