Lifto Lacerda
lifto historia loko
Bazaj datoj
Konstrutempo 1869-1873
1930 (dua turo)
Inĝeniero Augusto Frederico de Lacerda
Estiĝo 1869
Malfermo 1873
Rekonstruo 1930
1997
Statuso Laborante
Uzado
Uzado Transporto de personoj
Tegmenta alteco 72 m
Lando Brazilo vd
Situo Salvador de Bahio
Situanta sur Praça Tomé de Souza Praça Cairu
Situo
Geografia situo 12° 58′ 27″ S, 38° 30′ 47″ U (mapo)-12.97421745-38.513143886122Koordinatoj: 12° 58′ 27″ S, 38° 30′ 47″ U (mapo) [+]
Lifto Lacerda (Bahio)
Lifto Lacerda (Bahio)
DEC
Lifto Lacerda
Lifto Lacerda
Lokigo de Bahio en Brazilo
Situo de Lifto Lacerda
Posedata de Municipal Prefecture of Salvador vd

Lifto Lacerda, la unua urba lifto en la mondo estas tre grava parto de la publika transporta sistemo en la urbo Salvador, ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio. Ĝia unua turo, kiu tiam atingis 63 metrojn alte estis finkonstruita je la 8a de decembro 1873. La nuna strukturo post reformo en 1930 havas du turojn kaj altas 72 metrojn.[1] Ĝi vertikale transportas homojn el la Placo Cairu, (Kajru') en malalta urboparto al Placo Tomé de Sousa, en la alta urboparto kaj evidente en la kontraûa direkto. Ĝi estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj kaj poŝtkarto de la urbo. De la supro de ĝiaj turoj estas panorama vido de la golfo de Todos-os-Santos, la fama Bazaro Modelo kaj, en la fono, la Fortikaĵo de São Marcelo.

Estas du turoj: unu, kiu eliras el la roko traborante la tiel nomatan Monta Deklivo (Ladeira da Montanha) ekvilibrante la kajutojn, kaj la alia, pli videbla, kiu kunigita la unuan turon, malsupreniras al la nivelo de la malalta Urbo. La plej fama transportilo en Bahio estas uzata de 900 mil pasaĝerojn monate aŭ averaĝe 28 mil homojn tage kun tre malalta kosto por pasaĝero, en vojaĝo kiu daûras tridek sekundoj. La 16-an de januaro 2019, ĝi rompis sian vojaĝrekordon en unu tago, transportante 33 850 pasaĝerojn.[2]

Historio

Projekto

Salvador, provinco Bahio (Rodolpho Lindemann, 1875).

La geomorfologio de la loko, du planoj apartigitaj per granda eskarpo, estis problemo dum la ekkonstruado de Salvador kaj ĝi kreskis kun la vastiĝo de la urbo, iĝante venkebla defio. Rapida kaj komforta komunikado inter la du niveloj estis bezona en tiu tempo, kiam transporto estis farita per gruoj kaj tra krutaj montetoj. Tamen ideo de bahiana viziulo Antônio de Lacerda, kiam li elpensis la Hidraŭlan lifton de Conceição - antaŭnomo de la Elevatoro Lacerda estis ne nur por konekti la malaltan kaj altan parton de la urbo, sed ankaû por ke faciligi la transporton al la sudo, en la direkto la urba disvastiĝo, kunligante la lifto al la tiamaj tramlinioj.

La projekto estis konstruita en familia rondo. Kunvenoj inter pastro Antônio Francisco de Lacerda, posedanto de multaj nemoveblaĵoj, la frato Augusto Frederico de Lacerda, civila inĝeniero, lia edzino kaj lia bopatro, okazis por diskuti la revolucian defion. La konstruado komenciĝis la 17an de oktobro 1869.

Konstruado kaj inaŭguro

La primitiva lifto, en la 1920-aj jaroj.

Al Lacerda la oportuno realigi la projekton aperis kiam la firmao Antônio de Lacerda & Cia, kies ĉefa partnero estis lia patro, aĉetis la rajtojn konstrui transportajn liniojn sur la montoflanko kaj la firmao fariĝis la Kompanio de Transportoj Urbaj. La strukturo estis inaŭgurita post 4 jaroj kaj la lifto populare estis kromnomita "Ŝraŭbo". En 1896, la oficiala nomo estis ŝanĝita al "Lifto Lacerda" honore al la kreinto kaj konstruanto Antônio de Lacerda. [1]

Post ĝia inaŭguro, ĝi fariĝis la ĉefa transportilo inter la alta urbo kie situas la historia centro, kaj malalta urbo, tiama loko de koncentriĝo de financaj kaj komercaj agadoj en Salvador. En la komencaj jaroj , pasaĝeroj devis esti pesitaj individue, kaj la totala pezo de la transportotaj pasaĝeroj estis kalkulita kaj sumigita ĝis atingi la maksimuman sekurecan limon. La Barono de Jeremoabo (Cícero Dantas) registris la pesadon de si mem kaj aliaj aŭtoritatoj:[3]

Em 16 de março de 1889 pesamo-nos no elevador, dando o seguinte resultado: Pinho - 54 quilos, ou 3 arrobas e 98 libras; Cícero - 61 quilos, ou 4 arrobas e 2 libras; Guimarães - 65 quilos ou 4 arrobas e 10 libras; Artur Rios - 73 quilos ou 4 arrobas e 26 libras; e Vaz Ferreira - 115 quilos, ou 7 arrobas e 20 libras.

Komence ĝi funkciis per du kajutoj, nuntempe ĝi funkcias kun kvar modernaj elektrigitaj kajutoj, kiuj entenas po 33 pasaĝerojn, kun restado de 22 sekundoj.[4]

Reformoj

La lifto nokte.
Elevador Lacerda
Klarigoj
   
Praça Cairu
   
Praça Tomé de Sousa

Pluraj ŝanĝoj estis enkondukitaj laŭlonge de ĝia historio per kvin gravaj reformoj kaj revizioj:

  • En julio 1906 pro ĝia elektriĝo;
  • En 1930 aldoniĝis du pliaj liftoj kaj nova turo;
  • Fine de la 1950-aj jaroj, finita en 1961, la elevatoro estis submetita al kompleta revizio en sia mekanika parto;
  • En la fruaj 1980-aj jaroj estis revizio de la konstrua strukturo;
  • En 1997 oni reviziis la elektran kaj elektro-elektronikan maŝinaron.

La 1930a renovigo donis al ĝi la nunan dekorartan stilarkitekturon. Al la originaj du kajutoj estis aldonitaj du pliaj, ĉiu kun la kapablo transporti ĝis dudek sep pasaĝerojn. Ĝi estis reinaŭgurita la 7an de septembro de tiu jaro.[5]

Ĝi estis listigita de la Nacia Historia kaj Arta Heredaĵa Instituto la 7an de decembro 2006.[6]

Vidu ankaŭ

  • Plano Inclinado Gonçalves
  • Plano Inclinado do Pilar
  • Plano Inclinado Liberdade-Calçada

Referencoj

  1. 1 2 SAMPAIO, Consuelo Novais. 50 anos de urbanização: Salvador da Bahia no Século XIX. Rio de Janeiro: Versal, 2005. ISBN 85-89309-11-8
  2. Elevador Lacerda tem o dia com o maior número já registrado de pessoas transportadas (brazilportugale). www.bahianoticias.com.br. Alirita 2019-01-18.
  3. CARVALHO JR., Álvaro Pinto de. O Barão de Jeremoabo e a Política de seu Tempo. Salvador: SECT, 2006. ISBN 85-7505-147-4
  4. "Um atalho para as preciosidades da Bahia". Revista História Viva, 18, pp. 94-95. Editora Duetto. São Paulo (2005)
  5. HEROLD, Marc W. Entre o Açúcar e o Petróleo: Bahia e Salvador, 1920-1960 (trad. Cecília T. Teradaira-Williamson). in: Espaço Acadêmico, nº 42, ed. novembro/2004, ISSN 1519.6186
  6. Tombamento do Elevador Lacerda

Eksteraj ligiloj kaj noto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.