Elena Paparizou (en greka alfabeto: Έλενα Παπαρίζου; naskiĝis en Borås, Svedio, la 31-an de januaro 1982) estas greko-sveda kantistino.
Ŝi estis membro de la muzikgrupo (popmuziko) Antique antaŭ komenci sian solulan karieron en 2003. Ŝi sola reprezentis Grekion en la 50-a eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2005. La kanto kiun ŝi prezentis, titolita "My Number One", atingis la unuan pozicion de la evento, per tiu venko ŝi fariĝis la unua greka artisto kiu atingis ĝin.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de Elena Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.