Elemikino
Plata kemia strukturo de la
Elemikino
Tridimensia kemia strukturo de la Elemikino
Elemikino troviĝas en la foliaro de la Zingibraloj..
Alternativa(j) nomo(j)
  • Trimetokso-fenilpropeno
Kemia formulo
C12H16O3
CAS-numero-kodo487-11-6
ChemSpider kodo9830
PubChem-kodo10248
Merck Index15,
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkoloraj aŭ flavaj kristaloj kun florodoroj
Molmaso208,257-1
Denseco1,058g/cm−3
Fandpunkto16,5 °C
Bolpunkto263 °C
Refrakta indico 1,5667
Ekflama temperaturo113 °C
SolveblecoAkvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50)2500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP301+312, P330
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Elemikino estas natura organika kombinaĵo el la familio de la propanoidoj kaj konstituanto el diversaj esencoleoj de plantaj specioj. Elemikino, posedante grandegajn farmakologiajn proprecojn povas uziĝi en la produktado de la "3,4,5-trimetokso-benzaldehido", iu krudmaterialo por la sintezo de la "Trimethoprim", ingredienco uzata en la formuligo de grava antibakteria drogo (Seotran), trovata en la Ocimum carnosum. Aktivaĵoj kiel miristikino kaj elemikino havas la proprecojn trankviligi kaj stimuli certajn areojn de la cerbo.

Dentodoloro, muskola doloro kaj artikodoloroj povas esti reduktitaj per ilia oleo kiam uzataj surloke. Per agado de la amoniako en la homa korpo, elemikino degradiĝas al du potencaj halucinaĵoj, la "trimetoksa amfetamino" kaj la MMDA aŭ "3-Metokso-4,5,-MetilenoDuokso-Amfetamino". Tamen, aliaj kombinaĵoj implikiĝas kaj toksikologaj datumoj estas esplorataj.

Reakcioj

Reakcio 1

  • En alkala medio elimikino transformiĝas en "izoelemikino".

elemikino izoelemikino

Reakcio 2

  • Sintezo de la elemikino per traktado de la siringolo kun alila bromido. Unue okazas la formadon de la "3-(4-hidrokso-3,5-dumetoksofenil)-1-propeno" sekvata per metiligo de ĉi-lasta.:[1]

siringolo + alila bromido + elemikino + bromida acido

Reakcio 3

  • Elemikino uzatas en la produktado de la meskalino:

2 elemikino 2 meskalino

Reakcio 4

2 pirogajlolo + 3 dumetila karbonato + 2 alila bromido 2 elemicino

Literaturo

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.