Elemento de grupo 9 estas elemento en la grupo 9 de la perioda tabelo laŭ la IUPAC-sistemo, kiu estas:

NomoAtomnumero Periodo 
Kobalto27Periodo 4
Rodio45Periodo 5
Iridio77Periodo 6
Mejtnerio109Periodo 7

Ĉiuj elementoj en ĉi tiu grupo estas transiraj metaloj. Mejtnerion oni nur povas sintezi en la laboratorio, kaj ĝi ne estas trovita nature.

Grupo 9 estas parto de la fera-platena grupo, kiu krome ampleksas la grupojn 8 kaj 10.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.