Elemér Halász-Hradil | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hradil Elemér |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1873 en Miskolc |
Morto | 9-an de decembro 1948 (75-jaraĝa) en Košice |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
Elemér Halász-Hradil [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász-Hradil Elemér, slovake Elemír Halász-Hradil estis hungara, poste ĉeĥoslovakia pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Hradil ĝis 1903.
Elemér Hradil naskiĝis la 18-an de aprilo 1873 en Miskolc (Hungara reĝlando), li mortis la 9-an de decembro 1948 en Košice (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
Elemér Hradil estis literofarbisto en Vieno inter 1982-1894, poste li soldatiĝis. Li studis pentroarton en Munkeno en privata lernejo de Simon Hollósy inter 1897 kaj 1901, poste 2 jarojn en akademio Julián en Parizo helpe de stipendio, fine denove en Munkeno. Li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya) (1898-1900) kaj Artistkolonio (Szolnok) (1908). Li plulernis en majstrolernejo de Gyula Benczúr en la jaroj 1913 kaj 1914. Dum la 1-a mondmilito li estis milita pentristo, poste li translokiĝis al Košice, kie li instruis en sia privata pentrista lernejo. Li establis atelieron kun Lajos Csordák.
Elektitaj ekspozicioj
- Nagybánya, Budapeŝto ekde 1897
- Kassa (1902, 1909, 1912)
- Košice (1920, 1929, 1953, 1979, 1998, 2007)
Elektitaj pentraĵoj
- Munkásfiú portréja (ĉ. 1899)
- Faunok és nimfa (1901)
- Cigánybál (1913)
- Fürdőzők
- Gyerekek
- Havas erdő
- Borkostoló
- Vidéku táj
- Csendélet a tornácon
- Női portré
- Őrkunyhók
- Vitorlás
- Fiatal lány enteriőrben
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio