Elektromotoro | ||
---|---|---|
![]() | ||
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | Karbobroso • rotoro • statoro vd | |

Malgranda kontinukurenta motoro

Paŝmova motoro kun molecfera rotoro, kun aktivaj bobenoj montritaj. En "A" la aktivaj bobenoj tendencas teni la rotoron en pozicio. En "B" alia malsama aro de bobenoj portas kurenton, kiu generas tordmomanton kaj rotacion ktp.
Elektromotoro estas elektra maŝino, kiu per helpo de magneta kampo transformas la elektran energion al mekanika laboro. En la elektromotoroj la forto, kiun la magneta kampo efikas je la konduktilo de bobeno, transformiĝas al moviĝo. Tiel la elektromotoro estas la malo de la generatoro. Elektromotoroj produktas plej ofte rotaciantajn moviĝojn, sed ili povas efektivigi ankaŭ aliajn moviĝojn.
Oni povas distingi inter
- startmotoro
- altern-kurentaj maŝinoj
- trifaza nesinkrona maŝino
- trifaza sinkrona maŝino
- kondensatora motoro
- sinkrona motoro
- reluktanca motoro
- kurentotransformaj maŝinoj
- kontinu-kurenta motoro
- paŝmova elektra motoro
- lineara motoro
vidu ankaŭ
- Brulmotoro
- Eksplodmotoro
- Hibrida motoro
- Marinov-motoro
- Motoro
Eksteraj ligiloj
- Rakontu al mi... La elektran motoron Arkivigite je 2008-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.