
Elektra fornelo kun gisferaj kuirplatoj

Elektrofornelo kun vitroceramika supraĵo
Elektrofornelo estas kuirilo, servanta por prepari manĝaĵon.
Ĝenerala nocio
De vidpunkto de la elektrotekniko, elektrofornelo estas varmiga elektroaparato, ĉar trairo de la kurento tra rezistiloj (varmigaj elementoj) laŭ la Ĵula leĝo estas akompanata de eliĝo de varmiga energio, uzata por kuiri manĝaĵon.
Tipoj de forneloj
Laŭ variaĵo de preparo
Laŭ maniero de konekto al elektroreto
- Unufazaj
- Trifazaj
Principo de funkciado
Klasikaj
De vidpunkto de la elektrotekniko, la principo baziĝas sur eliĝo de varmiga energio dum trairo de la kurento tra rezista varmiga elemento (Ĵula leĝo). Varmiga elemento estas kondukilo el metalo kun altgrada specifa rezisto, plenumita ordinare en la formo de spiralo.
Induktaj

Ĉi tiuj forneloj ne havas varmigan elementon kiel tia. Anstataŭ ĝi aplikiĝas induktilo, radianta elektromagnetan kampon, kiu senpere varmigas la fundon de kuirvazo.
Prevento de akcidentoj
- Laboroj por konekti elektrofornelon devas fari specialisto, havanta necesan kvalifikon.
- Korpo de la fornelo devas esti terkonektita, se tio estas antaŭzorgita de konstrukciaĵo de la fornelo.
- Konektado al la elektroreto devas esti plenumita laŭ validaj reguloj.
- Ne tuŝi varmigitajn partojn por preventi brulvundojn.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.