Elekto-Palatinato
Plena origina nomo:
Kurpfalz
Pfalzgrafschaft bei Rhein
 ofico de palatinata grafo 14-a jarcento1777 Elekto-Palatinato-Bavario 

kultura regiono graflando ŝtato de Sankta Romia Imperio palatina graflando historia lando lando
Geografio
Mapo de okcidenta Palatinato-Bavario ĉirkaŭ 1789
Mapo de okcidenta Palatinato-Bavario ĉirkaŭ 1789
Ĉefurbo:
Loĝantaro
ekde 1556 protestantismo, ekde 1692 regantoj denove romkatolikaj, loĝantoj plu protestantaj
Ŝtat-strukturo
hereda monarkio ekde 1456 elektoprinclando
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
ofico de palatinata grafoofico de palatinata grafo
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Palatinato-BavarioElekto-Palatinato-Bavario
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Elektoprinclando Palatinato, aŭ pli mallonge Elekto-Palatinato, germane Kurpfalz, oficiale Pfalzgrafschaft bei Rhein, estis historie grava teritorio de la germana Sankta Romia Imperio. Ĝi situis proksimume en la areoj de la hodiaŭaj Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo. Ĉefaj urboj estis Heidelberg kaj Mannheim. Elekto-Palatinato ne estis unu konektita teritorio, sed aro da multaj etaj, disaj landopartoj.

Supra Palatinato (germane Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.

Elekto-Palatinato estis dum pluraj jarcentoj (proks. de 1200 ĝis 1800) regata de princo-elektisto (Kurfürst) de la Sankta Romia Imperio kaj tial havis gravan politikan rolon en la germana politiko. La reganto de Elekto-Palatinato havis la titolon Pfalzgraf bei Rhein, "palatina grafo ĉe Rejno". Li estis unu el la sep princoj-elektistoj de la imperio.

En 1777, Elekto-Palatinato unuiĝis kun la elektoprinclando Bavario al elektoprinclando Palatinato-Bavario, Kur-Pfalz-Bayern, kiu ekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio.

Listo de palatinaj grafoj ĉe Rejno

ekde Ludoviko la 1-a, la unua vitelsbaĥa palatina grafo ĉe Rejno

  • 1214–1231 Ludoviko la 1-a, "la Kelheim-ano"
  • 1214/1228–1253 Otto la 2-a
  • 1253–1255 Henriko, kune kun sia filo Ludoviko la 2-a
  • 1253–1294 Ludoviko la 2-a, "la Severa"
  • 1294–1317 Rudolfo la 1-a, "la Balbutulo"
  • 1294/1301–1329 Ludoviko la Bavaro, imperiestro
  • 1329–1353 Rudolfo la 2-a
  • 1329–1390 Rupreĥto la 1-a, ĝis 1353 kune kun sia frato Rudolfo la 2-a, ekde 1356 princo-elektisto, sen gefiloj
  • 1390–1398 Rupreĥto la 2-a, princo-elektisto, nepo de Rudolfo la 1-a
  • 1398–1410 Rupreĥto la 3-a, princo-elektisto, estis 1400-1411 ankaŭ imperiestro Rupreĥto la 1-a de la Sankta Romia Imperio
  • 1410–1436 Ludoviko la 3-a, princo-elektisto
  • 1436–1449 Ludoviko la 4-a, princo-elektisto, ĝis 1445 sub regenteco de sia onklo Otto de Pfalz-Mosbach
  • 1449–1451 Filipo, "la Sincera", princo-elektisto, ĝis 1451 sub regenteco de sia onklo Frederiko la 1-a
  • 1451–1476 Frederiko la 1-a, "la Venkanto", princo-elektisto
  • 1476–1508 Filipo, "la Sincera", princo-elektisto
  • 1508–1544 Ludoviko la 5-a, "la Pacema", princo-elektisto
  • 1544–1556 Frederiko la 2-a, "la Saĝa", princo-elektisto
  • 1556–1559 Otto Henriko, Ottheinrich, princo-elektisto; luteranigis la Palatinaton
  • 1559–1576 Frederiko la 3-a, "la Pia", princo-elektisto; linio Pfalz-Simmern; unue luterano, poste kalvinano
  • 1576–1583 Ludoviko la 6-a, princo-elektisto, luterano
  • 1583–1610 Frederiko la 4-a, princo-elektisto, luterano
  • 1610–1623 Frederiko la 5-a, "la vintro-reĝo", 1619-1620 ankaŭ reĝo de Bohemio, 1623 perdis princo-elektistecon (edzino: Elizabeto Stuart, filino: Sofia de Palatinato)
  • 1648-1680 Karolo la 1-a Ludoviko, filo de Frederiko la 5-a, ricevis 1648 novan princo-elektistecon (filino: Elizabeto Ĉarloto de Palatinato); permesis religian multecon en la Palatinato
  • 1680-1685 Karolo la 2-a, princo-elektisto, filo de Karolo la 1-a Ludoviko, sen gefiloj; la lasta de la protestanta familio Pfalz-Simmern.
  • 1685-1690 Filipo Vilhelmo, princo-elektisto (filino: Mariana de Neoburgo, reĝino de Hispanio); de la katolika linio Pfalz-Neuburg, kiu estis ankaŭ dukoj de duklando Jülich-Berg; parta rekatolikigo de la Palatinato
  • 1690-1716 Johano Vilhelmo, princo-elektisto
  • 1716-1742 Karolo la 3-a Filipo, princo-elektisto
  • 1742-1799 Karolo la 4-a Teodoro, ĝis 1777 princo-elektisto de Palatinato, ekde 1777 princo-elektisto de Palatinato-Bavario

Kurpfalz hodiaŭ

Hodiaŭ oni uzas la nomon Kurpfalz proksimume por la sama regiono kie situis la historia elektoprinclando, pli-malpli la regiono ĉirkaŭ Mannheim kaj Heidelberg.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.