Elek Szamossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1826 en Deva |
Morto | 21-an de aprilo 1888 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | pentristo • litografisto • instruisto |
SZAMOSSY Elek [samoŝi] estis hungara pentristo naskita en Déva la 28-an de junio 1826 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de aprilo 1888. Li estis la patro de pentristo, muzikisto László Szamossy.
Biografio
Elek Szamossy batalis dum la hungara revolucio de 1848. Li studis pentradon en Vieno kaj Venecio. Li revenis en 1861 kaj kiel vagantpentristo li pentris altarpentraĵojn kaj portretojn en ekletika stilo. Li estis la malkovrinto de Mihály Munkácsy kaj lia unua majstro. Plej multaj el liaj kreaĵoj troviĝas en la muzeo de Temeŝvaro el heredaĵo de artiskolektinto Zsigmond Ormós, kiu estis lia apoganto. Kelkaj el liaj pentraĵoj estas en Hungara Nacia Galerio, lia memportreto en la Történeti Képcsarnok.
Bibliografio
- Ernő Naményi: Sz. E. (Művészet, 1902.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.