Elek László | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1841 en Pápa |
Morto | 27-an de marto 1919 (77-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Elek László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Elek estis hungara kuracisto, kirurgo, akuŝisto.
Elek László naskiĝis la 16-an de junio 1841 en Pápa. Li mortis la 27-an de marto 1919 en Orosháza.
Biografio
Elek László frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Sopron, poste inter 1860 kaj 1865 Reĝan Universitaton de Pest, fine li plulernis unu jaron en Vieno. En 1866 li eklaboris en Malsanulejo Rókus apud Sándor Lumniczer. Ekde 1869 li vivis kaj kuracadis en Orosháza, li konstatis, ke lago Gyopárosfürdő havas kuracajn efikojn. En 1872 li estis nomumita titulara ĉefkuracisto de Békés. Li havis postenon ankaŭ en la loka luterana eklezio. En 1896 li pensiuliĝis.
Elektitaj publikaĵoj
- A különböző gyógyrendszerek bírálata (1864)
- Figyelmeztetés a szülőkhöz (1881)
- A cholera (1893)
- A gyermek-ápolás és gyermekhalandóság (1898)
Memorigiloj
- premio Dr. László Elek fondita en 2007
- loĝkvartalo en Orosháza
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.