Elek Gozsdu | ||
---|---|---|
Pentraĵo pri Elek Gozsdu fare de Károly Kernstok | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1849 en Ercsi | |
Morto | 26-an de majo 1919 (69-jaraĝa) en Timișoara | |
Etno | arumanoj vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • dramaturgo • advokato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
GOZSDU Elek [goĵdu] estis hungara verkisto, advokato, reĝa ĉefprokuroro naskita la 28-an de novembro 1849 en Ercsi kaj mortinta la 26-an de majo 1919 en Temeŝvaro. Lia kuzo estis Manó Gozsdu.
Biografio
La familio de Elek Gozsdu devenis el Macedonio el serba-rumana familio. Li pristudis juron en Reĝa Universitato de Pest kaj li fariĝis ekde 1880 kunlaboranto de la ĵurnalo Függetlenség. En 1885 li estis vicprokuroro en Fehértemplom, poste en Pest (urbo). Pli poste li estis reĝa prokuroro de Karánsebes kaj ekde 1892 en Temeŝvaro.
Verkoj pli gravaj
- Az aranyhajú asszony, romano (1880)
- Köd, romano (1882)
- Tantalus, rakontoj (1886)
- A félisten, teatraĵo (1908)
- A karrier, teatraĵo (1911)
- A nemes rozsda, elektitaj rakontoj (1955).
Literaturo
- Szántó E.: G. E. (Kiskunhalas, 1939);
- György Rónay: Vigilia (1956).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.