Eleftheria Eleftheriou Ελευθερία Ελευθερίου | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Eleftheria Eleftheriou |
Alie nomata | Elle |
Naskiĝo | 12-an de majo 1989 (34-jaraĝa) en Paralimni |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | soloa kantisto |
Instrumentoj | kanta voĉo, piano , danco |
Aktivaj jaroj | 2010 ĝis nun |
Persona informo | |
Lingvoj | moderna greka |
Ŝtataneco | Kipro • Grekio |
Alma mater | Universitato de Surrey |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Eleftheria "Elle" Eleftheriou (greke Ελευθερία Ελευθερίου; naskiĝis la 12-an de majo 1989 , do nun 34-jara) estas greklingva kipra kantistino kiu konatiĝis en Grekio kaj Kipro per sia kantado por la greklingva versio de la (origine brita) televida kantokonkurso The X Factor. Ŝi en 2006 partoprenis en la kipra nacia konkurso de la Eŭrovido-Kantokonkurso, kaj en 2010 en la greka nacia konkurso. En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo ŝi reprezentis Grekion per la kanto Aphrodisiac ("afrodizio"), kaj pasis al la finalo, kie la bone farita greka kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.