El pisito | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El pisito |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1960 |
Ĝenro | filma dramo, komedia filmo |
Kameraado | Francesc Sempere i Masià, Francisco Sempere |
Reĝisoro(j) | Marco Ferreri |
Scenaro | Marco Ferreri • Rafael Azcona |
Loko de rakonto | Hispanio |
Rolantoj | Marco Ferreri • Chus Lampreave • José Luis López Vázquez • Ángel Álvarez • María Luisa Ponte • Carlos Saura • Mary Carrillo • Rafael Azcona |
IMDb | |
El pisito (La apartamenteto) estas hispana filmo reĝisorita de Marco Ferreri kaj Isidoro M. Ferry, premierita la 15an de junio 1959. La filmo estas bazata sur la samnoma romano de Rafael Azcona. La filmo estas montro de kinstilo nomita novrealismo.
Intrigo
En Madrido fine de la 1950-aj jaroj, en malriĉa Hispanio, Petrita (Mary Carrillo) kaj Rodolfo (José Luis López Vázquez) estas delonge gefianĉoj, kiuj ne povas geedziĝi pro manko de rimedoj por akiri loĝejon. Petrita finfine cerbumas solvon: Rodolfo edziĝu al Doña Martina, maljuna kaj malsana domposedantino, tiel ke je ŝia morto li heredu la malmultekostan lukontrakton. Post la nupto, tamen la maljuna malsanulino ankoraŭ kapablos survivi du jarojn. Finfine ŝi mortas, kaj Petrita kaj Rodolfo atingas la celon, sed pesimismo kaj tristo hegemonias.
Geaktoraro kaj roluloj
- Mary Carrillo - Petrita
- José Luis López Vázquez - Rodolfo
- Concha López Silva - Doña Martina Rodríguez
- Ángel Álvarez - Sáenz
- María Luisa Ponte - Hermana de Petrita
- Andrea Moro - Mari Cruz
- Gregorio Saugar - Don Manuel
- Celia Conde - Mery
- José Cordero - Dimas
- Marco Ferreri - Luisito
- Chus Lampreave - Avelina