El milagro de P. Tinto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El milagro de P. Tinto |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 18 dec. 1998 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Javier Aguirresarobe |
Reĝisoro(j) | Javier Fesser |
Produktisto(j) | Luis Manso • José Luis Garci |
Scenaro | Guillermo Fesser • Javier Fesser |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Suso Saiz |
Rolantoj | Luis Ciges • Pepe Viyuela • Goizalde Núñez • Germán Montaner • Ricardo Arroyo • Emilio Gavira • Eduardo Gómez Manzano • Janfri Topera • Nuria González • Javier Fesser • Claudio Rodríguez • Silvia Casanova • Pablo Pinedo • Javier Aller • Carlos Lucas • David García-Intriago |
Produktinta firmao | Películas Pendelton Sociedad General de Televisión |
Honorigoj | Goya Award for Best Special Effects • Premioj Sant Jordi de Cine • Ignotus Award for Best Audiovisual Production |
IMDb | |
El milagro de P. Tinto (La miraklo de P. Tinto) estas hispana filmo de ĝenro superrealisma-komedia, reĝisorita de Javier Fesser kaj verkita de li mem kun lia frato Guillermo Fesser. La filmo, publikigita en 1998, ricevis la Goya-premion al plej bonaj specialaj efektoj.
Intrigo
P. Tinto (Luis Ciges) estas obsedita je la celo havi grandan familion: Tio venas de la epoko kiam li estis en bazlernejo kaj li amikiĝas kun Olivia Prieto (Silvia Casanova), blinda knabino. P. Tinto enamiĝas de ŝia rigardo (nekonstatante ŝian blindecon). En sia junaĝo ambaŭ aŭskultas hazarde al gepatroj diri, ke por havi filojn oni devas fari "tralarí, tralarí", streĉigante kaj kuntiriĝante per dikfingroj la pantalonrimenoj. Olivia kaj P. Tinto, tiukadre konservas tiun sekreton por la momento klopodi por havi filojn je la ritmo de "tralarí, tralarí". Logike tio tute ne efikas.
Ili loĝas en aparta senhoma trajnstacio, kie pasas trajno tute rapide nur ĉiun 25an jaron. Subite aperas du marsanoj, nome José Ramón (Javier Aller) kaj la laŭtenanto (Emilio Gavira), kies nifo paneas hazarde antaŭ la dom-stacio de P. Tinto. Tiu kaj Olivia, miskomprenas la marsanojn kiel la filoj kiujn ili petis preĝe al sankta Nikolao, kaj finfine adoptis ilin kiel proprajn filojn, spite la fakton ke la marsanoj insistas, ke ili venas de alia planedo; ĉiuokaze la marsanoj akceptas, ĉar ili bone vivas tie. Tamen, P. Tinto ne sentas la "infanojn" kiel proprajn, pro kio decidas adopti afrikan infanon. Tiam aperas Pancho José (Pablo Pinedo), eksterlanda giganto fuĝinta de frenezulejo, kiu ĉiam portas gascilindregon, kaj P. Tinto dungas Usillos (Janfri Topera) por konstrui ĉambron por sia filo "afrika", sed tiu anstataŭ konstrui faras truegon engrunden kaj pretas iĝi granda nifologo kaj labori por la NASA.
Per tiu speciala mikso de roluloj sekvas amuzaj kaj superrealismaj historioj, veturoj en la tempo, fermo de la fabriko de oblatoj de P. Tinto, la pastreco de unu de la marsanoj kaj, ĉefe, la aspiro de Pancho por revidi sian patrinon, kiu mortis sur havenkajo frakasita per skatolego de mamfromaĝo.
Roluloj kaj geaktoroj
- P. Tinto: Luis Ciges
- P. Tinto (infano): Andrés Cigues
- P. Tinto (maturulo): Bermúdez
- Olivia: Silvia Casanova
- Olivia (infana): Sonia Casanova
- Olivia (maturula): Goizalde Núñez
- Joselito: Pablo Pinedo
- Joselito (infano): Pedro Morales
- Marsano 1a, leŭtenanto: Emilio Gavira
- Marsano 2a, José Ramón: Javier Aller
- Usillos: Janfri Topera
- Patro Marciano: Tomás Sáez
- Crispín: Germán Montaner
- Bartolo: Janusz Ziemniak
- Manikomien Direktorr: Pepe Viyuela
- P. Tinto Patro: Juan Manuel Chiapella
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El milagro de P. Tinto en la hispana Vikipedio.