El Kazovszkij
Persona informo
El Kazovszkij
Naskonomo Елена Ефимовна Казовская
Naskiĝo 13-an de julio 1948 (1948-07-13)
en Sankt-Peterburgo
Morto 21-an de julio 2008 (2008-07-21) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj hungara rusa vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Hungara Belarta Universitato vd
Profesio
Okupo artisto pentristo ludartisto poeto grafikartisto vd
Laborkampo hungara literaturo vidigaj artoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj

El Kazovszkij [kazovskij], ruse Елена Казовская [jelena kazovskaja] estis rusdevena hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto.

El Kazovszkij naskiĝis la 13-an de julio 1948 en Leningrado (nuntempa Sanktpeterburgo). Ŝi mortis la 21-an de julio 2008 en Budapeŝto.

Biografio

El Kazovszkij vivis en Hungario ekde 1965. Ŝi frekventis Belartan Ĉeflernejon inter 1970-1977, kie ŝi lernis pentradon precipe de György Kádár kaj Ignác Kokas. Krom la diversaj grafikaĵoj kaj pentraĵoj ŝi okupiĝis pri maskoj kaj kostumoj por teatraj prezentoj. Ŝiaj pentraĵoj jam troveblas ankaŭ en muzeoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto)

  • teatraj maskoj kaj kostumoj
  • grafikaĵo por libro
  • pentraĵoj, ekzemple La tri gracioj; Dzsan-háromszög; Címerek (Blazonoj)
  • Dzsan-panoptikum (serio)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.