El Jarama
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroRafael Sánchez Ferlosio
Lingvoj
Lingvohispana lingvo
Eldonado
Eldondato1956
EldonejoEdiciones Destino
Loko de rakontoMadrida Regiono Ĥaramo Q16623061
HonorigojPremio Nadal Castilian Narrative Critic Award

El Jarama estas romano de 1956 de la hispana verkisto Rafael Sánchez Ferlosio. Ĝi enkadriĝas en tendenco de novrealismo kaj iĝis ĉefa referenco ene de la hispana literaturo de la mezo de la 20-a jarcento.

La romanon verkis Ferlosio inter oktobro 1954 kaj marto 1955, akiris la Premion Nadal de 1955 kaj ricevis multajn laŭdojn inter aliaj pro la majstreco de la reprezentado de la dialogoj,[1] kaj oni publikigis ĝin en februaro 1956. Ĝi ricevis ankaŭ plurajn aliajn premiojn kaj estis inkludita en 2001 en la listo de la 100 plej bonaj hispanlingvaj romanoj de la 20-a jarcento fare de la ĵurnalo El Mundo.[2]

Intrigo

En la romano oni rakontas dek ses horojn de varma somera dimanĉo, en kiu grupo de dek unu gejunuloj el Madrido veturas al apuda rura banloko de la rivero Jarama. Tie ili interrilatas kaj inter si kaj kun lokaj ĉeestantoj de apuda trinkejaĉo. La horoj pasas lante kaj posttagmeze okazas tragedio, kiu rompas la monotonan rutinon de la tago.[3][4]

Referencoj

  1. Hernando Cuadrado, 2005, p. 380.
  2. El Mundo (13a de januaro 2001). «Lista completa de las 100 mejores novelas en castellano del siglo XX».
  3. Rodgers, 1999, p. 467.
  4. Villanueva, 1999, p. 228.

Bibliografio


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Jarama en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.