El Herrumblar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16290 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Bernabea Concepción González Rubio (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 708 (2016) | ||
Loĝdenso | 15,36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 24′ N, 1° 37′ U (mapo)39.401944444444-1.6241666666667Koordinatoj: 39° 24′ N, 1° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 740 m [+] | ||
Areo | 46,10 km² (4 610 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Herrumblar [+] | |||
El Herrumblar [erumBLAR] (Rustejo ?) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Herrumblareño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 708 loĝantoj kaj la denseco estas de 15,36 loĝ/km².
Situo
El Herrumblar estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 775 m; je 103 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46,10 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°24′07″N 1°37′27″Ok.
Ĝi estas situanta sur monteto. Ĝi limas sude kun Villamalea (Provinco Albacete), oriente kun Venta del Moro (Provinco Valencio), norde kun Iniesta (Provinco Cuenca) kaj okcidente kun Ledaña (Provinco Cuenca).
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1,203 loĝantoj en 1950 al 708, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Herrumblar, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe El Herrumblar kie oni falis al la nunaj 708.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam de la maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Oni produktas ĉefe vinon, migdalojn kaj cerealojn, kaj iom malpli olivoleon kaj prunojn.