El Dorado
filmo
Originala titolo El Dorado
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1988
Ĝenro filma dramo
Kameraado Teo Escamilla
Reĝisoro(j) Carlos Saura
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Carlos Saura
Loko de rakonto Sudameriko
Rolantoj Omero Antonutti  Lambert Wilson  Eusebio Poncela  Inés Sastre  Féodor Atkine  Mariano González  Gabriela Roel  Pepe Sancho  Francisco Algora  Víctor Valverde  Claudio Rodríguez  María Luisa Rubio  Jesús Nieto  Francisco Merino
IMDb

El Dorado estas hispana filmo de 1988, reĝisorita de Carlos Saura.

Intrigo

Grupo de 300 hispanoj, kun dekoj da sklavoj kaj indianoj, estritaj de la guberniestro Pedro de Ursúa (Lambert Wilson), eliras al ekspedicio descendante laŭ la rivero Marañón serĉe de la legenda lando El Dorado. Tra la senhoma ĝangalo ili trovas ĉiajn danĝerojn. Inter la hispanoj estas Lope de Aguirre (Omero Antonutti), militema, ambicia kaj malpia soldato kiu veturas akompanata de sia mestiza filino, Elvira (Inés Sastre).

Ursúa ne estas populara inter la truparo; lia personeco kaj la atento kiun li dediĉas al sia mestiza amantino, Inés (Gabriela Roel), faras ke multaj ekspedicianoj kontraŭas lin. Dum tiu, ĝi iĝas pli kaj pli malfacila, kelkaj homoj proponas reveni al Peruo, sed Ursúa malakceptis. Tuj poste, Ursúa diras al sia amiko Fernando de Guzmán (Eusebio Poncela), ke li estas grave malsana, kaj ke li trovu El Dorado.

Alvenintaj al vilaĝo, kelkaj homoj, inter kiuj Lope de Aguirre, insurekcias kaj murdas Ursúa. Ili faras proklamon per kiu ili konfesas sian perfidon kaj decidas nomumi nova estro de la ekspedicio la propran Guzmán. Lope de Aguirre, ankoraŭ malkontenta, ekkonspiras kontraŭ siaj propraj kompanoj. Baldaŭ li estris grupon de homoj kiuj proklamas sian malakcepton al la reĝo de Hispanio, Filipo la 2-a, kaj nomumis Guzmán kiel nova princo de Peruo. Guzmán, kiu tiam dependas komplete el Aguirre, ne havas plian solvon ol akcepti.

Descendante tra la rivero Orinoko, Aguirre estas konvinkita fare de la antikva amantino de Ursúa, Inés, ke Guzmán kaj liaj kunlaborantoj konspiras kontraŭ li. Alvenintaj al alia vilaĝo, Aguirre murdas la kunlaborantojn de Guzmán kaj poste ankaŭ lin mem. Ankaŭ Inés estos murdita tuj poste pro ordono de Aguirre. Aguirre memproklamas sin poste princo de Peruo, Firma Tero kaj Ĉilio, sendante krome leteron al la reĝo Filipo la 2-a insulte; en la proklamo li deklaras la nuligon de la sklaveco kaj la egalecan kondiĉon de ĉiuj homoj en sia «regno». Plue laŭ la descendo tra la Orinoko, Aguirre ekmalsanas kaj eksuferas delirojn. En unu el ili li observas kiel li murdas sian filinon Elvira, kio iĝos antaŭdira sonĝo.

Komento

Li estis la hispana filmo kun plej granda buĝeto ĝis tiam, nome de 1 000 milionoj de pesetoj (ĉ. 6 milionoj de eŭroj). Ĝi estis filmita en Kostariko.

Rolularo kaj geaktoraro

  • Omero Antonutti - Lope de Aguirre
  • Lambert Wilson - Ursúa
  • Eusebio Poncela - Guzmán
  • Gabriela Roel - Inés
  • Inés Sastre - Elvira
  • José Sancho - La Bandera
  • Patxi Bisquert - Pedrarías
  • Francisco Algora - Llamoso
  • Féodor Atkine - Montoya
  • Abel Vitón - Henao
  • Francisco Merino - Alonso Esteban
  • Mariano González - Zalduendo
  • Gladys Catania - Juana
  • Alfredo Catania - Vargas
  • Gustavo Rojas - Carrión
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.