Ekzilo estas oficiala forigo de persono el ties hejmlando, kun malpermeso reveni. La verbo ekzili signifas forsendi en tiu senco.
Ekzilo normale estas ordonita de oficiala instanco, registaro aŭ regnestro. Ĝi foje estas aplikata kontraŭ personoj, kiuj ne kulpis aŭ iukiale ne estas puneblaj, sed tamen ne (plu) dezirataj en sia lando. Ne malofte ili estas eksaj registoj.
Oni povas konsideri ekzilon speco de puno, sed ĝi ne respondas al la principoj de leĝeco.
En modifita senco la vorto estas uzata, se reveno al la hejmlando estus ebla, sed rezultus en gravaj malavantaĝoj, ekzemple enprizonigo aŭ malpermeso profesie agi. Speciala kazo estas la ekzisto de ekzilaj registaroj, kiuj pretendas regi iun lando de ekstere, ĉar la lando mem ne havas sendependecon por havi internan registaron. Ekzemploj estas:
- la pola ekzila registaro en Londono dum la Dua Mondmilito;
- la tibeta ekzila registaro en Dharamsala (Barato).
Famaj personoj kiuj estis ekzilitaj
Ordigitaj per familia nomo:
- Dante Alighieri
- Imperiestro Bao Dai el Vjetnamio
- Napoleono Bonaparto, ekzilita al la insuloj Elbo kaj poste Sankta Heleno
- Bertolt Brecht
- Albert Einstein, mem-ekzilita el Germanio al Usono
- Sigmund Freud, mem-ekzilita el Aŭstrio al Britio
- Alberto Fujimori, ekzilita el Peruo al Japano
- Giuseppe Garibaldi, ekzilita en Sudameriko
- Tenzin Gyatso, nuna Dalai-lamao (Tibeto)
- Victor Hugo, franca ekzilulo en Manikinsuloj
- Karolo la 1-a de Aŭstrio-Hungario
- Milan Kundera
- Lenin, mem-ekzilita en Svislando
- Thomas Mann, mem-ekzilita en Svislando kaj en Usono
- Ferdinand Marcos, ekzilita el la Filipinoj al Havajo
- Karl Marx, mem-ekzilita el Germanio al Britio
- José Martí
- Giuseppe Mazzini
- Aleksandr Menŝikov
- Publio Ovidio
- Juan Perón, ekzilita el Argentino al Paragvajo kaj Hispanio
- Ferenc Puskás
- reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a de Italio, ekzilita en Egiptio
- reĝo Umberto la 2-a de Italio, ekzilita en Portugalio
- Alfredo Stroessner, ekzilita el Paragvajo al Brazilo
- Lev Trockij ekzilita el Turkio, Francio, Norvegio kaj, fine, Meksiko
- reĝo Emanuelo la 2-a de Portugalio, ekzilita en Anglio
- Johano de Burbono (filo de la abdikinta hispana reĝo Alfonso la 13-a kaj patro de Johano Karlo la 1-a), ekzilita en Portugalio
Ekzilo en Esperanto
"Ekzilo" estas titolo de kanto kaj KD de bando de progresiva rok-muziko el Lorca, Regiono Murcio, Hispanio, publikigita en 2020. Esperantlingva titolo estis sugestita al la grupo fare de ties iama ano Joaquín Periago (drumisto), esperantisto, pro ties konotacio al interkulturo. Spite la titolon, la disko mem estas ĉefe instrumenta kaj senvorta, escepte pri la kanto mem "Ekzilo" kiu fakte estas kantata angle sen klara rilato al la temo ekzilo.[1]
Notoj
- ↑ Ekzilo en concierto para Stgo. Art Rock IX. en Jutubo. Alirita la 25an de Junio 2022.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2018-08-03) Judaj asistantoj de Hitlero (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-08-04. Alirita 2018-08-04. (rememoroj de judo, ekzilita en 1949 el Moldavio al Siberio)