Ekzarko, laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV),[1] surbaze de la greka vorto ἔξαρχος ("eksarĥos"), estas unue guberniestro respektive diocezestro de la Bizanca Imperio, kaj due delegito de patriarko kaj respondeculo de provinco respektive diocezo en la ortodoksaj eklezioj; aparte temas pri titolo de la ĉefo de la Bulgara Ortodoksa Eklezio.
Tiujn provincojn respektive diocezojn en la ortodoksaj eklezioj oni kutime en Esperanto nomas ekzarkejoj (d:Q2998465), per variigo de la baza vorto ekzarko fiksita en PIV. En aliaj eŭropaj lingvoj kutime oni prenas neologismon tre similan al la greka vorto ἔξαρχατος ("eksarĥatos") respektive la latinigita vorto Exarchatus, do aldonas silabon -at- al la baza vorto, kio en Esperanto ne eblus.
Referencoj
- ↑ artikolo ekzarko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), papere laŭ la eldono de 1970 en paĝo 227, jen rete laŭ la eldono de 2020 (esperante)
Vidu ankaŭ
- diocezo, en nuna kristanisma difino
- romiaj diocezoj, en historia difino
- provinco, en moderna administra difino
- romiaj provincoj, en historia difino
- Bizanco, greke Βυζάντιον, Bizántion, antikva greka urbo en 330 refondita kiel Konstantinopolo - la centro de la Bizanca Imperio
- Ortodoksismo, la tria plej granda branĉo de kristanismo (post la katolika kaj la protestanta branĉoj)