Ekvatora Franca Afriko | |||||||||
| |||||||||
|
| ||||||||
kolonio • lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Ekvatora Franca Afriko (france Afrique Équatoriale Française, AEF) estis la federacio de francaj kolonioj en Centrafriko, kiu etendiĝis ekde la rivero Kongo ĝis la dezerto de Saharo.
Starigita en 1910, la federacio enhavis kvar teritoriojn: Gabono, Mezkongo (aktuala Respubliko Kongo), Ubangi-Ŝari (aktuala Centrafrika Respubliko) kaj Ĉado, kvankam tiu ĉi laste menciita ne estis konsiderata kiel separita teritorio ĝis 1920. La ĝenerala registaro havis sidejon en Brazavilo, kun delegacioj en ĉiu teritorio.
Dum la Dua Mondmilito la federacio unuiĝis al la Libera Francio en aŭgusto de 1940, kaj iĝis la centro de ties agado en Afriko. Sub la Kvara Respubliko, la federacio havis reprezenton en la francia parlamento.
Fine, la Ekvatora Franca Afriko disfandiĝis septembre de 1958, kiam la teritorioj voĉdonis favore iĝi aŭtonomoj ene de la franca komunumo. En 1959 la novaj respublikoj formis provizoran asocion nomita Unio de Centrafrikaj Respublikoj, antaŭ entute sendependiĝi en aŭgusto de 1960.