La eksterlandaj francoj (franclingve "Français établis hors de France") estas francaj civitanoj, kiuj vivas ekster la nuna teritorio de la Franca Respubliko.
Historio
Franca koloniado de Amerikoj
Viktimoj de religiaj persekutoj
En la historio, centoj da miloj da francoj ekloĝis ekster la nacia teritorio por eskapi el religiaj persekutoj.
Tiel, protestantoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, unue proksimume 5 000 al la Respubliko de Ĝenevo en 1549-1560, poste pli grandaj grupoj post la masakro de Sankta Bartolomeo, en la militaj religioj, por atingi nivelon de amasa elmigro sekve de la nuligo de la nanta edikto en 1685.
Franca koloniado en norda Afriko kaj en subsahara Afriko
Politika elmigrado
Ekonomia elmigrado
Nombroj
La nombro de francoj registritaj sur la balotantlistoj de la francaj konsulejoj estis 1 642 953 la 31-an de decembro 2011[1]. Tiuj nombroj tamen reprezentas nur parton de la francoj, kiuj vivas ekster la nacia teritorio.
En Belgio, por ekzemplo, vivis en la 2-a de januaro 2008 132 421 francoj laŭ la oficialaj belgaj statistikoj[2] (proksimume 123 000 en junio 2006), ne inkluzivanta la francajn-belgajn dunaciulojn, konsiderataj kiel belgoj en Belgio, kiam en junio 2006 nur 78 500 francoj, el kiuj 27 % da dunaciuloj, estis enskribitaj en la francaj konsulejoj de Belgio, kio estis diferenco de proksimume 66 000 francoj "ununaciaj" nekonataj de la francaj konsulejoj, tio estas 46 % de la tuto[3].
Preskaŭ duono de la francoj vivantaj ekster Francio estas dunaciuloj kaj almenaŭ 10 % estas portempaj elpatriiĝintoj. Pli ol duono de la eksterlandaj francoj vivas en Eŭropo.
En la 31-a de decembro 2013, la disiĝo de la francoj enskribitaj sur la konsulejaj balotlistoj estis tia :
- norda Afriko 102 007 (6,2 %),
- franclingva Afriko 119 723 (7,3 %),
- nefranclingva Afriko 18 790 (1,1 %),
- proksima kaj Mez-oriento 137 441 (8,4 %),
- Azio-Oceanio 125 057 (7,6 %),
- Eŭropo ekster Eŭropunio 199 738 (1,9 %),
- Eŭropa Unio 627 911 (38,2 %),
- centra kaj suda Ameriko 99 471 (6,1 %),
- norda Ameriko 212 815 (13,0 %)[1].
Regiono | Lando | Enskribitoj |
---|---|---|
Norda Afriko | Alĝerio | 31 677 |
Norda Afriko | Maroko | 46 995 |
Norda Afriko | Tunizio | 23 042 |
Norda Afriko | Tuto | 102 007 |
Franclingva Afriko | Benino | 3 755 |
Franclingva Afriko | Burkino | 3 582 |
Franclingva Afriko | Kameruno | 6 210 |
Franclingva Afriko | Komoroj | 1 998 |
Franclingva Afriko | Respubliko Kongo | 5 561 |
Franclingva Afriko | Ebura Bordo | 14 162 |
Franclingva Afriko | Ĝibutio | 4 929 |
Franclingva Afriko | Gabono | 10 969 |
Franclingva Afriko | Gvineo | 2 839 |
Franclingva Afriko | Madagaskaro | 18 607 |
Franclingva Afriko | Malio | 5 256 |
Franclingva Afriko | Maŭricio | 10 322 |
Franclingva Afriko | Maŭritanio | 1 915 |
Franclingva Afriko | Niĝero | 1 648 |
Franclingva Afriko | Demokratia Respubliko Kongo | 2 630 |
Franclingva Afriko | Senegalo | 19 661 |
Franclingva Afriko | Ĉado | 1 306 |
Franclingva Afriko | Togolando | 2 855 |
Franclingva Afriko | Tuto | 119 723 |
Nefranclingva Afriko | Sud-Afriko | 7 283 |
Nefranclingva Afriko | Angolo | 1 896 |
Nefranclingva Afriko | Kenjo | 1 529 |
Nefranclingva Afriko | Niĝerio | 1 674 |
Nefranclingva Afriko | Tuto | 18 790 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Sauda Arabio | 5 590 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Egiptio | 5 971 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | 17 371 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Israelo | 51 714 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Jerusalemo | 23 274 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Jordanio | 1 464 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Kuvajto | 1 045 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Libano | 22 525 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Kataro | 3 664 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Sirio | 1 397 |
Proksima kaj Mez-Oriento | Tuto | 137 441 |
Azio-Oceanio | Aŭstralio | 20 670 |
Azio-Oceanio | Kamboĝo | 4 530 |
Azio-Oceanio | Ĉinio | 31 275 |
Azio-Oceanio | Sud-Koreio | 2 451 |
Azio-Oceanio | Barato | 9 950 |
Azio-Oceanio | Indonezio | 3 973 |
Azio-Oceanio | Japanio | 7 292 |
Azio-Oceanio | Laoso | 1 936 |
Azio-Oceanio | Malajzio | 3 134 |
Azio-Oceanio | Nov-Zelando | 3 612 |
Azio-Oceanio | Filipinoj | 2 507 |
Azio-Oceanio | Singapuro | 10 526 |
Azio-Oceanio | Tajvano | 1 678 |
Azio-Oceanio | Tajlando | 9 937 |
Azio-Oceanio | Vanuatuo | 1 978 |
Azio-Oceanio | Vjetnamio | 6 646 |
Azio-Oceanio | Tuto | 125 057 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Andoro | 3 226 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Monako | 7 865 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Norvegio | 5 111 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Rusio | 6 093 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Serbio | 1 397 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Svislando | 163 600 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Turkio | 7 916 |
Eŭropo ekster Eŭropa Unio | Tuto | 199 738 |
Eŭropa Unio | Germanio | 112 238 |
Eŭropa Unio | Aŭstrio | 8 668 |
Eŭropa Unio | Belgio | 115 888 |
Eŭropa Unio | Bulgario | 1 127 |
Eŭropa Unio | Chypre | 1 428 |
Eŭropa Unio | Kroatio | 1 006 |
Eŭropa Unio | Danio | 5 216 |
Eŭropa Unio | Hispanio | 91 707 |
Eŭropa Unio | Finnlando | 2 600 |
Eŭropa Unio | Grekio | 10 433 |
Eŭropa Unio | Hungario | 2 402 |
Eŭropa Unio | Irlando | 8 310 |
Eŭropa Unio | Italio | 46 896 |
Eŭropa Unio | Luksemburgo | 32 575 |
Eŭropa Unio | Nederlando | 23 448 |
Eŭropa Unio | Pollando | 6 067 |
Eŭropa Unio | Portugalio | 15 472 |
Eŭropa Unio | Rumanio | 3 075 |
Eŭropa Unio | Unuiĝinta Reĝlando | 126 239 |
Eŭropa Unio | Svedio | 6 785 |
Eŭropa Unio | Ĉeĥio | 3 403 |
Eŭropa Unio | Tuto | 627 911 |
Centra kaj suda Ameriko | Argentino | 14 577 |
Centra kaj suda Ameriko | Bolivio | 1 416 |
Centra kaj suda Ameriko | Brazilo | 20 806 |
Centra kaj suda Ameriko | Ĉilio | 10 623 |
Centra kaj suda Ameriko | Kolombio | 5 029 |
Centra kaj suda Ameriko | Kostariko | 2 253 |
Centra kaj suda Ameriko | Dominika Respubliko | 3 994 |
Centra kaj suda Ameriko | Ekvadoro | 2 318 |
Centra kaj suda Ameriko | Haitio | 1 654 |
Centra kaj suda Ameriko | Meksiko | 17 690 |
Centra kaj suda Ameriko | Panamo | 1 428 |
Centra kaj suda Ameriko | Paragvajo | 1 494 |
Centra kaj suda Ameriko | Peruo | 3 699 |
Centra kaj suda Ameriko | Urugvajo | 2 869 |
Centra kaj suda Ameriko | Venezuelo | 4 580 |
Centra kaj suda Ameriko | Tuto | 99 471 |
Norda Ameriko | Kanado | 83 295 |
Norda Ameriko | Usono | 129 520 |
Norda Ameriko | Tuto | 212 815 |
Mondo | Tuto | 1 642 953 |
Reprezentado
Apartaj asocioj
La ĉefaj asocioj estas Unuiĝo de Eksterlandaj Francoj (franclingve "Union des Français de l'étranger" aŭ "UFE"), fondita en 1927, sin deklaranta eksterpolitika, agnoskita kiel publike utila ekde 1936 kaj Demokratia Asocio de Eksterlandaj Francoj- Francoj el la Mondo (franclingve "Association démocratique des Français de l'étranger - Français du Monde" aŭ "ADFE-FDM"), fondita en 1980 laŭ iniciato de homoj dekstre politikaj kaj agnsokita kiel publike utila en 1986.
Onin povas aldoni la Internacian Federacion de la Francaj kaj Franclingvaj Eksterlandaj Akceptejoj (franclingve "Fédération internationale des accueils français et francophones à l'étranger" aŭ FIAFE), kiu arigas pli ol 200 akceptejoj en la mondo[5].
Politikaj movadoj
Aldone al la du asocioj UFE et ADFE-FdM, ekzistas politikaj movadoj, kiuj deziras reprezenti la eksterlandajn francojn, kia la Kuniĝo de Eksterlandaj Francoj (franclingve "Rassemblement des Français de l'étranger" aŭ "RFE"), proksima la degaŭlisma dekstro kaj Kuniĝo por la Respubliko (RPR) poste Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kaj eksterlandaj sekcioj aŭ federacioj de diversaj francaj politikaj partioj, kiaj la Federacioj de Eksterlandaj Francoj de la Socialista Partio (FFE-PS)[6] aŭ de maldekstraj radikaluloj[7], la Federacio de la Eksterlandaj Francoj de Unuiĝo por Popola Movado (UMP)[8], la Federacio de Eksterlandaj Francoj de MoDem[9], Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) ekster Francio[10] aŭ la Rondo de Eksterlandaj Francoj (fariĝinta Federacio de Nacia Fronto de la Eksterlandaj Francoj[11]).
Prezidentaj balotoj kaj referendumoj
La eksterlandaj francoj povas voĉdoni eksterlande por la elekto de la prezidanto de la Respubliko kaj por nacia referendumo.
Eŭropaj balotoj
La eksterlandaj francoj povis voĉdoni en la balotejoj starigitaj de la diplomatiaj aŭtoritatoj por la francaj listoj en la eŭropaj balotoj ĉiam kiam daŭris la balotsistemo kun unika nacia distrikto.
Ekde la starigo de pluraj distriktoj por la eŭropaj balotoj en 2003, nur tiuj kiuj estis registritaj sur la balotantlistoj en Francio rajtis voĉdoni, en la balotejoj en Francio. Ekde 2014, eksterlandaj francoj registritaj en konsulejoj rajtas voĉdoni en la Francilia distrikto.
Plie, voĉdono en eŭropaj balotoj en du malsmaj landoj estas malpermesita, aparte por la francoj registritaj sur la balotlistoj en sia rezidlando (inkluzive por la dunaciuloj). Ekde 2014, la kompetentaj aŭtoritatoj komunikas al siaj partneroj la liston de la eksterlandaj francoj registritaj sur siaj listoj (sen kalkuli la dunaciulojn, kiuj ne estas konsiderataj kiel eksterlandanoj).
Registaro
La 3-a registaro de François Fillon kreis ĉe la ministro pri eksterlandaj aferoj subministron komisiita pri eksterlandaj francoj. La postenon sinsekve okupis David Douillet (de junio ĝis septembro 2011), poste Édouard Courtial (de septembro 2011 ĝis majo 2012).
En la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault, konsistigita en majo 2012, ĝi fariĝis delegita ministerio, kaj tiam ĝi estis komisiita pri franclingvio aldone al la eksterlandaj francoj. La posteno iris al Yamina Benguigui. Okaze de la konsistigo de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, en junio 2012, la posteno denove estis malligita al franclingvio, kaj tiu delegita ministerio estis atribuita al Hélène Conway-Mouret, kiu konservis la postenon ĝis la demisio de Jean-Marc Ayrault.
En la registaro de Manuel Valls, la delegita ministerio estis nuligita kaj Fleur Pellerin estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subministron komisiita pri ekstera komerco, turisma progreso kaj eksterlandaj francoj.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 Ministerio pri eksterlandaj aferoj, La eksterlandaj francoj : franca loĝantaro enskribita en la 31-a de decembro 2011 Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Oficejo de eksterlandaj, Statistikoj pri eksterlanda loĝantaro / Reĝo laŭ naciecoj, Bruselo, la 2-an de januaro 2008.
- ↑ Ĉefkonsulejo de Francio en Bruselo La franca komunumaro enla distrikto de Bruselo.
- ↑ Ministerio pri eksterlandaj aferoj : 1 kaj 2 Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Interretejo de la Internacia Federacio de la Francaj kaj Franclingvaj Eksterlandaj Akceptejoj
- ↑ Interretejo de la Federacioj de Eksterlandaj Francoj de la Socialista Partio (FFE-PS) Arkivigite je 2014-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Interretejo de maldekstraj radikaluloj. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-08-26.
- ↑ Federacio de la Eksterlandaj Francoj de Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ [http://www.ffe-modem.org/%5Brompita+ligilo%5D interretejo de la Federacio de Eksterlandaj Francoj de MoDem]
- ↑ Interretejo de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV)
- ↑ Interretejo de la Federacio de Nacia Fronto de la Eksterlandaj Francoj Arkivigite je 2014-09-21 per la retarkivo Wayback Machine