Eklezio de Kimrio | ||
---|---|---|
Anglican province • ŝtata eklezio • eldonejo • Episkopanismo | ||
Komenco | 1920 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Kimrio vd | |
Sidejo | Cardiff | |
Adreso | 39 Cathedral Road, Pontcanna, Cardiff | |
Membro de | Monda Konsilio de Eklezioj vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eklezio en Kimrio aŭ Kimra eklezio (kimre Eglwys yng Nghymru) estas membroeklezio de la Anglikana eklezio: Ĝi konsistas el 6 diocezoj, je ties pinto estas la ĉefepiskopo de Kimrio kiel primaso. La Kimra Eklezio havas ĉirkaŭ 120.000 membrojn.
En 1920 la Brita Parlamento deklaris ĝin sendependa. Ekde tiam ĝi ne plu havas la statuson de ŝtata eklezio. Tial ĝi nomiĝas hodiaŭ eklezio "en" kaj ne kiel antaŭe "de" Kimrio.
En 2014 Barry Morgan, episkopo de Llandaff, havas la titolon de ĉefepiskopo de Kimrio. Li kun la aliaj episkopoj formas sinodon, kiu estas la plej alta instanco de landa eklezio.
Ĉefepiskopoj de Kimrio
- 1920–1934 Alfred George Edwards (episkopo de St Asaph)
- 1934–1944 Charles Alfred Howell Green (episkopo de Bangor)
- 1944–1949 David Lewis Prosser (episkopo de St David)
- 1949–1957 John Morgan (episkopo de Llandaff)
- 1957–1967 Edwin Morris (episkopo de Monmouth)
- 1968–1971 William Glyn Hughes Simon (episkopo de Llandaff)
- 1971–1982 Gwilym Owen Williams (episkopo de Bangor)
- 1983–1986 Derrick Greenslade Childs (episkopo de Monmouth)
- 1987–1991 George Noakes (episkopo de St David)
- 1991–1999 Alwyn Rice Jones (episkopo de St Asaph)
- 1999–2002 Rowan Williams (episkopo de Monmouth) (poste ĉefepiskopo de Canterbury en la Anglikana eklezio)
- 2003–....... Barry Morgan (episkopo de Llandaff)
Eksteraj ligiloj
- retpaĝo de la Kimra eklezio (Kimre kaj angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.