Ejpovice
germane Eipowitz
municipo
Bieno en Ejpovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ejpovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Rokycany
Administra municipo Rokycany
Historia regiono Bohemio
Montaro Ŝvihova montetaro
Naturmemorindaĵoj Ejpovické útesy, Pod Starým hradem
Akva rezervujo Akva rezervujo Ejpovice
Situo Ejpovice
 - alteco 347 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 50″ N 13° 30′ 53″ O / 49.74722 °N, 13.51472 °O / 49.74722; 13.51472 (mapo)
Katastro 7,69 km² (769 ha) Ejpovice
Loĝantaro 769 (2023)
Denseco 100 loĝ./km²
Unua skribmencio 1331
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 337 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0326
NUTS 5 CZ0326 559792
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ejpovice
Retpaĝo: www.ejpovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Ejpovice troviĝas en Ĉeĥio en distrikto Rokycany, regiono Plzeň, sur maldekstra bordo de rivero Klabava proksimume 6 km okcidente de Rokycany kaj 10 km oriente de Plzeň. Ejpovice situas apud du signifaj komunikaĵoj, kunigantaj Pragon kaj Plzeň: sude de la municipo kondukas aŭtostrado (exit 67), sur flanko norda poste fervojlinio 170 (haltejo Ejpovice). Vivas ĉi tie 769 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kyšice, Tymákov, Dýšina, Rokycany kaj Klabava.

Historio

La nomo de municipo signifas "vilaĝo de homoj de Epididoj" kaj ĝi devenas de germana persona nomo Eppo (Ebbo), mallongigita aspekto de nomo Eberhart. La nuna aspekto kun la komenca ej- estiĝis pro plilongigita prononco post prepozicioj v kaj z. É (kun akcento) poste duaspece ŝanĝiĝis en ej.

La unua skribmencio pri municipo (Eypowicz) devenas el la jaro 1331, kiam reĝo Johano de Luksemburgio Ejpovice-on, tiam en tenado de hospitalo de sankta Maria Magdalena en Plzeň, senigis de reĝa imposto.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869620
1880659
1890699
1900657
1910736
1921765
JaroLoĝantoj
1930910
1950843
1961709
1970568
1980533
1991520
JaroLoĝantoj
2001497
2011642
2014639
2016665
2017661
2018676
JaroLoĝantoj
2019675
2020687
2021748
2022724
2023769

Memorindaĵoj

  • Malnova Kastelo, ruino
  • Hrádek nad Klabavou, ruino
  • Kapelo de sankta Venceslao
  • Kapelo de sankta Johano Nepomuka
  • Bienoj kun ornamitaj ŝildoj en stilo de kampula baroko
  • Naturmemorindaĵo Ejpovické útesy, proksimume 1 km norde, monde la plej malnova loko de apero de devena speco de subeordovicia faŭno en inundigita ŝtonminejo
  • Naturamemorindaĵo Pod Starým hradem, proksimume 2 km oriente, klasika paleontologia trovejo
  • En katastro de la municipo troviĝas la plej okcidenta punkto de distrikto Rokycany; tiu ĉi loko situas en supermara alteco 455 m 2 km okcidente de Ejpovice, ĉe vojkruciĝo de arbarvojoj sur orienta deklivo de monteto Na Pohodnici (499 m).

Pluaj fotografioj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.