Einar Dahl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1904 en Falu Kristine church parish |
Morto | 17-an de januaro 1979 (74-jaraĝa) en Uddevalla |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | politikisto • principal lecturer |
Einar DAHL [dal] (naskiĝis la 1-an de marto 1904 en Falun; mortis la 17-an de januaro 1979 en Uddevalla, Bohuslän), pseŭdonimo Valo, estis sveda politikisto, bontemplano, esperantisto kaj aŭtoro.
Dahl estis eminenta figuro en la sveda politika vivo dum pluraj jardekoj, interalie kiel parlamentano 1956–1970. Li estis instruisto kaj poste rektoro en Uddevalla.
Dum multaj jaroj li estis estrarano kaj komitatano de UEA,[1] kaj pli malfrue honora membro de UEA.
Dahl estis elektita kiel socialdemokrata representanto al la dua ĉambro de la sveda parlamento, Sveriges riksdag, en 1950-aj jaroj, kaj poste por la unua ĉambro, kiu li membris 1958–1970. Li representis la okcidenta balotrondo de Västra Götalands län. Li ankaŭ estis komunum- kaj region-politikisto.
Dahl estas priskribita kiel multfarulo, kaj interalie verkis la svedan tekston por la skolto-kanto I naturen ut vi gå (’Jopp hej di’) en la 1940-aj jaroj, kiu inkluiiĝis en la lerneja kantolibro en la 1950-aj jaroj. Frue, li aktoris en kaj enscenigis lokajn vario-teatraĵojn. Li ankaŭ verkis infan-teatraĵojn kaj poemojn,[2] kaj estis aktiva en la bontemplano- kaj Esperanto-movadoj.
Li lernis Esperanton jam en 1921,[3] tuj aktiviĝis en la landa kaj baldaŭ poste ankaŭ en la internacia Esperanto-movado. Li estis studgvidanto en la sveda movado, verkis nacilingvajn librojn Esperanto por la lernejo kaj Kiel oni gvidas daŭrigajn Esperanto-kursojn (1946 kaj 1933, respektive). Li aŭtoris ankaŭ la libretojn Dialogoj en Esperanto kaj Dialogoj kaj komedietoj.[2]
En 1952 li organizis internacian prelegsemajnon. Li estis prezidanto de Universala Esperantista Pacifista Ligo de 1931.[3] En 1949 li estis elektita sekretario-kasiston de la nove fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj,[4] kaj li ankaŭ estis estrarano de Sveda Instruista Esperanto-Federacio. Laŭ EdE, li verkis originalaĵoj kaj tradukaĵoj, kaj multaj artikoloj.[3]
Tamen, la ĉefaj meritoj de Einar Dahl apartenas al lia parlamenta agado por Esperanto. Li dum pluraj jaroj certigis fortan apogon de svedaj parlamentanoj por la kandidatiĝo de UEA por la Pacpremio Nobel (kiu tamen estas decidita de norvega komitato). En 1965, Dahl estis la ĉefa aktivulo por akceptigi en la Sveda parlamento komunan skandinavan proponon, ke Unesko entreprenu fundan enketon pri la demando de internacia komunikilo. Dahl partoprenis tre multajn Universalajn Kongresojn, en kiuj lia personeco (ankaŭ voĉo) elstaris kaj estis trajtodona.
En 1970 Dahl estis distingita per la ora sveda medalo "Pro Socia Merito".
Dahl estis naskiĝita en Falun en Dalekarlio, kaj liaj gepatroj estis ”urba domprizorgisto” Axel Dahl kaj Signe, naskiĝita Steen. Li edziĝis en 1931 kun Maja Lundberg, naskiĝita 1904, kaj ili haviĝis du infanojn.[1]
Verkoj
- Dialogoj en Esperanto: por kursoj kaj grupaj kunvenoj (1932)[2]
- Dialogoj kaj komedietoj: por kursoj kaj grupaj kunvenoj (1933)
- Huru leder man fortsättningskurser i Esperanto? (1933)
- Lärobok i Esperanto för skolan (1946)
- Arbetsbok i Esperanto (1947)
Recenzoj
Pri Huru leder man fortsättningskurser i Esperanto?
|
Pri Dialogoj kaj komedietoj: por kursoj kaj grupaj kunvenoj
|
|
Fontoj
- 1 2 Dahl, Einar W R en Vem är vem, 1965.
- 1 2 3 Einar Dahl en Libris
- 1 2 3 Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Dahl Einar el la Enciklopedio de Esperanto.
- ↑ Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! en La Juna Vivo, septembro 1949 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 355
Trovu « Einar Dahl » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |