Eichsfeld-kanto (germane: Eichsfeldlied) estas la loka himno de la germana regiono Eichsfeld.
Verkis la tekston la konata regiona poeto Hermann Iseke. Ĝi publikiĝis la unuan fojon ĉe "Eichsfelder Marienkalender 1901" sub la titolo Eichsfelder Sang krom alia kanto. Ĝi estu kantata laŭ la melodio de la konata studenta kanto O alte Burschenherrlichkeit. Tamen komponis la nun uzatan melodion la instruisto Karl Wisniewski de Heilbad Heiligenstadt en la jaro 1902.
Oni kantas tiun ĉi himnon ĉe multaj privataj, malprivataj kaj ekleziaj okazoj kiu sekve havas grandan identigan funkcion por multaj lokuloj. Tio ankoraŭ pligraviĝis dum la plurjardeka divido de Eichsfeld (grandparte en la komunisma GDR/Turingio, la resto en Okcidenta Germanio/Malsupra Saksio). Ĝenerale gravis ankaŭ la katolikeco de la regionuloj (jam dum Kulturbatalo, poste dum la ateisma komunisma reĝimo).
Unua publikigo
Fono

Iseke eldonis paralele sub la titolo Eichsfelder Sang du kantojn kantotaj laŭ diversaj melodioj: la unua parto laŭ la studenta kanto O alte Burschenherrlichkeit, la dua laŭ la kavaleria kanto Wohlauf, Kameraden, aufs Pferd laŭ teksto el la verko Wallensteins Lager de Friedrich Schiller, kun muzikigo verŝajne de Christian Jakob Zahn. La kristana Mario-kalendaro por la 1901-a jaro eldoniĝis jam en 1900, sekve ankaŭ la teksto de Iseke devas samjari: tio ankaŭ dedukteblas el letero de Iseke mem.
La teksto himna
La himno en originala ortografio jenas:
Eichsfelder Sang.
| |
---|---|
I.
|
II.
|
|
|
Interesas ke la dua strofo havas grandan similecon kun la kvara strofo de la dua parto. Tio starigis la demandon pri la de la verkisto intencita prezentado-maniero. Malverŝajnas ke ambaŭ kantoj kantatu unu post la alia, pro la fakte enhav-egala strofo.
Muzikigoj
La unua parto muzikiĝis en 1902 fare de Karl Wisniewski (1844 - 1904), muzikinstruisto ĉe la porinstruista seminario en Heiligenstadt. La seminarianoj mem popularigis la kanton per sia laboro kiel korusestroj en diversaj lokoj de Eichsfeld. En la kuro de la tempo ankaŭ aliaj komponistoj serĉis melodiojn; inter ili nur versio de Ernst Klage el 1909 iom furoris kaj eĉ hodiaŭ aŭdeblas de tempo al tempo. En 1921 Friedrich Mecke el Duderstadt verkis version por pian-akompanita sola voĉo.
Aldona sesa strofo
Verŝajne de Iseke mem enŝovitis patriotisma, nova sesa strofo, jen:
- Wo des geliebten Kaisers Bild
- Der Ehrenkranz umziehet
- Und für des Reiches Wehr und Schild
- Das Mannesherz erglühet.
- So weit sich Deutschlands Himmel spannt,
- Das hohe Lied vom Vaterland,
- Wird's lauter wo gesungen
- Von Alten und von Jungen?
Post la abdiko de imperiestro Vilhelmo la 2-a tiu ĉi strofo ekmalmodis. Ernst Mehler, kiu eldonis en 1923 la ŝatatan kantolibron Eichsfelder Liederbuch faris etajn ŝanĝojn por povi konservi la ideon patrujeman:
- Wo deutsche Sitte, treu und hehr,
- Nach Väterbrauch noch blühet,
- Und für des Reiches Schild und Wehr
- Das Männerherz erglühet.
- So weit sich Deutschlands Himmel spannt,
- Das hohe Lied vom Vaterland,
- Wird's lauter wo gesungen
- Von Alten und von Jungen?
Post la Dua mondmilito tiu ĉi strofo ne plu kantatas nek represatas.
Historio ŝata
Strofo aparta por Malsupra Eichsfeld
Je la komenco de la 1950-aj jaroj la oficisto Matthias Gleitze el Malsupra Saksio verkis novan strofon por Malsupra Eichsfeld. Ĝi kaj hodiaŭ ofte kantatas.
- Die Gold'ne Mark um Duderstadt
- Mit See und Rhumequelle
- Vergiss nicht, wenn dich lenkt dein Pfad
- Ins Eichsfeld mein Geselle.
- Mit gold'nen Ähren spielt die Luft.
- Du findest würz'gen Tabaksduft.
- Und unter Eichen wachsen
- Dort stolze Niedersachsen.
Nova tekstopropono
Kiam en 1955 planitis eldono de la kantolibro Eichsfelder Liederbuches por Uesta Germanio, Ernst Mehler proponis modernigitan tekston je kvin storofo. Ĝi neniam ludis grandan rolon.[1]
Notoj
- ↑ Josef Keppler: Hermann Isekes "Eichsfelder Sang". In: Eichsfeld-Jahrbuch 14. Jg. (2006), Druck und Verlag Mecke Duderstadt, p. 196 ss
Literaturo
- Eichsfelder Marienkalender 1901. 25. Jahrgang. Jahrbuch für die Mitglieder des Allg. Vereins der christlichen Familie. Verlag F. W. Cordier, Heiligenstadt.
- Josef Keppler: „Hast du mein Eichsfeld nicht gesehn …“ Hermann Isekes „Eichsfelder Sang“. In: Eichsfeld-Jahrbuch 14 (2006), p. 179–201.