Eiao | ||
---|---|---|
insulo • neloĝata insulo • naturrezervejo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Markizinsuloj | |
Geografia situo | 8° 0′ S, 140° 42′ U (mapo)-8-140.7576Koordinatoj: 8° 0′ S, 140° 42′ U (mapo) | |
Longo | 13 km | |
Larĝo | 3,5 | |
Areo | 43,8 | |
Plej alta loko | Moukatiketike 576 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Ĉefa loko | Hakahau | |
Eiao estas insulo en la Pacifiko kiu apartenas al la Markizinsuloj, Franca Polinezio. Ĝi situas 3 kilometrojn de la neloĝata insulo Hatutu kaj 100 kilometrojn sudoriente de Nuku Hiva, la plej granda insulo de la arkipelago. La plej alta punkto de la insulo estas 576 metroj alta.
Eiao estis (laŭ okcidentula vidpunkto) malkovrita en 1791 de la usonano Joseph Ingraham. Fine de la 19-a jarcento la insulo mallongtempe estis uzata kiel leprula kolonio. Dum la 1970-aj jaroj la franca armeo faris diversajn nukleajn ekperimentojn sur la insulo.
De Eiao du endemiaj birdspecioj estas konataj. La Eiao-makulmonarko (Pomarea fluxa) ankoraŭ en 1929/30 estis vidata, sed hodiaŭ formortinta. La Eiao-kanbirdo (Acrocephalus mendanae aquilonis) estas ekstreme minacata aŭ jam ankaŭ formortinta.