Ehud Barak | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
אהוד ברק | |||||
Naskonomo | אהוד ברוג | ||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1942 (82-jaraĝa) en Miŝmar ha-Ŝaron, Palestino | ||||
Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Universitato Stanford • Hebrea Universitato de Jerusalemo vd | ||||
Partio | Democratic Israel • Israela Laborista Partio • Partio de la Sendependeco vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Nava Barak • Nili Priel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • oficiro vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
Aktiva dum | 1959–1-a de januaro 1995 vd | ||||
| |||||
| |||||
10-a ĉefministro de Israelo | |||||
Dum | 1999–2001 | ||||
Antaŭulo | Benjamin Netanjahu | ||||
Sekvanto | Ariel Ŝaron | ||||
ministro pri defendo de Israelo | |||||
Dum | 2007– | ||||
ministro pri eksterlandaj aferoj de Israelo | |||||
Dum | 1995–1996 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ehud BARAK (hebree אהוד ברק; naskiĝis la 12-an de februaro 1942 en kibuco Miŝmar ha-Ŝaron, nordoriente de Netanja) estas isreala politikisto kaj eksa generalo. De 2007 li estas ministro pri defendo de Israelo kaj prezidanto de Israela Laborista Partio.
De 1995 ĝis 1996 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj sub ĉefministro Ŝimon Peres. De 1999 ĝis 2001 li estis (la 10-a) ĉefministro de Israelo.
Vivo
Barak enpaŝis la israelan armeon en 1959 kaj tie servis 35 jarojn, atingante rangon de generalleŭtenanto, la plej altan pozicion en la israela armeo. Li ricevis ordenon pro eksterordinara servo kaj 4 aliajn pro kuraĝo kaj milita eminenteco.
Li studis en la Hebrea Universitato en Jerusalemo kaj en la Stanforda Universitato. Li estis ministro pri internaj aferoj (1995) kaj pri eksteraj aferoj (1995-1996). En 1996 li iĝis ano de la israela parlamento, Kneset, kie li laboris kiel komitatano pri eksteraj kaj defendaj aferoj. En 1996 Barak elektiĝis gvidanto de Israela Laborista Partio.
Ehud Barak estis elektita ĉefministro de Israelo je la 17-a de majo 1999. Li havis tiun oficon ĝis la 7-a de marto en 2001, kiam li perdis la antaŭtempajn balotojn en februaro kontraŭ Ariel Ŝaron.