Egyházashetye [edjhAzaŝhetje] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. Egyházas signifas: eklezia (komprenu: havanta preĝejon).

Blazono de Egyházashetye

Bazaj informoj

Situo

Egyházashetye situas flankovoje ne tro for de Celldömölk. Tiu urbo troviĝas 12, Sárvár 21, Sümeg 30 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1338 en formo "Hege". En 1776 en la komunumo naskiĝis poeto Dániel Berzsenyi. Li pasigis tie sian junaĝon. En la naskiĝdomo muzeo funkcias.

En Egyházashetye migra poŝto servas.

Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlando

Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:

EgyházasbástEgyházasdengelegEgyházasfaluEgyházasfüzesEgyházasgerge
EgyházasharasztiEgyházashetyeEgyházashollósEgyházaskérEgyházaskesző
EgyházaskozárEgyházasrádóc

Famuloj

En la iama Hetye naskiĝis episkopo Sámuel Hetyey.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.