Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eglisau (stacidomo). |
Eglisau | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 34′ 40″ N 8° 31′ 22″ O / 47.57778 °N, 8.52278 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 40″ N 8° 31′ 22″ O / 47.57778 °N, 8.52278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3918 |
Areo | 9,07 km² |
Alteco | 355 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8193 |
Komunumkodo | 0055 |
Eglisau estas historia urbeto en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3581 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3918 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La mezempoka kerno de la urbeto Eglisau situas ĉe la norda bordo de la rivero Rejno. La urba teritorio tamen troviĝas ambaŭflanke de la rivero. Eglisau formas la nordan limon de la Zurika Unterlando. Ĉe la limo al la komunumo Freienstein-Teufen tute en la oriento de la rivero situas la alfluejo de la rivero Töss al Rejno, ankaŭ nomita Tössegg. Al Eglisau apartenas krom la urbeto mem ankaŭ la vilaĝoj Seglingen kaj Tössriedern.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Eglisau limas en nordo al Wil, en nordnororiento al Rafz, en oriento al Rüdlingen (SH), en sudoriento al Buchberg (SH), en sudsudoriento al Freienstein-Teufen, en sudo al Rorbas, en sudsudokcidento al Bülach, en sudokcidento al Glattfelden, en okcidento al Hohentengen am Hochrhein (Germanio), kaj en nordokcidento al Hüntwangen.
Trafiko
Eglisau situas ĉe la trajnlinioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj de THURBO de Vinterturo tra Embrach, Bülach al Waldshut-Tiengen. La ponto de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu transiras la tutan Rejnvalon estas tre impresa konstruaĵo kaj la rekonilo de la urbeto. Per la du trajnlinioj kaj ankaŭ diversaj poŝtaŭtobuslinioj Eglisau estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
La plej malnova konservita dokumenta mencio datiĝas de la jaro 893 kun la nomo Seglingens Owe. La mezepoko kerno de la malnova urbo ankoraŭ hodiaŭ estas bone rekonebla.
En la jaro 1463 la aŭstra nobelo libersinjoro Bernhard Gradner akiris la posedaĵon de Eglisau. En la jaro 1489 Eglisau fariĝis zurika kamparvoktejo, kies sidejo estis la kastelo, kiu estis malkonstruita en la jaro 1810. Lasta vokto en Eglisau estis Salomon Landolt, kiun la zurika verkisto Gottfried Keller eternigis en sia libro La kamparvokto de Greifensee [Der Landvogt von Greifensee]. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 kaj post ties kolapso la urbeto pro ĝia strategia pozicio fariĝis la centro de la luktoj inter la aremoj de Napoleono kaj Aŭstrio kaj Rusio. Dum la napoleonaj militoj Eglisau aliĝis al la distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj
- Preĝejo de Eglisau de supre
- Malnova preĝeja sonorilo en la preĝeja korto
- Sunhorloĝo sur la suda flanko de la preĝejo
- Eglisau preĝejo de la riverbordo
- Faktrabdomo en Eglisau
- Bakejo kaj kafejo ĉe la noktogardisto
- Burĝa domo en Eglisau
- Lernejo de Eglisau
- Rejnpromenejo en Eglisau
- Fervojponto
|