Egils Levits
Persona informo
Egils Levits
Naskiĝo 30-an de junio 1955 (1955-06-30) (68-jaraĝa)
en Rigo
Lingvoj latva rusa germana angla franca vd
Ŝtataneco Sovetunio Okcidenta Germanio Latvio vd
Alma mater Riga State Gymnasium No.2 Latva gimnazio en Münster Hamburga universitato vd
Partio Latvia Vojo vd
Familio
Patro Jonass Levits vd
Patrino Ingeborga Levite vd
Profesio
Okupo juĝisto juristo politikisto advokato vd
Aktiva en Rigo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Egils Levits (naskiĝinta la 30-an de junio 1955 en Rigo) estas la nuna prezidanto de Latvio. Li estis elektita kiel prezidanto en majo 2019, postsekvante la antaŭan prezidanton Raimonds Vējonis. Li ricevis 61 voĉojn el 100-membra parlamento. Levits komencis sian kvarjaran prezidantan periodon la 8-an de junio 2019.

Li ĝis la aĝo de 17 jaroj estis gimnaziano en Rigo, kiam lia familio pro sia judeco devis translokiĝi al Okcidenta Germanio. Sekve li finis la mezlernejajn jarojn en la Latva gimnazio en Münster kaj poste studis en la Universitato de Hamburgo - hansa urbo samkiel Rigo, kiu ekde la mezo de la 20-a jarcento havas aparte intensajn civitanajn rilatojn kun la latva ĉefurbo kaj kun ties marborda-banloka antaŭurbo Jūrmala. Post la studado li laboris en taskoj de internaciaj kaj naciaj tribunaloj en Germanio.

De 1995 ĝis 2004 Levits estis membro de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. De 2004 ĝis 2019 li estis membro de la Kortumo de la Eŭropa Unio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.