Egeralja estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser.
Bazaj informoj
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 8497
- Telefonprefikso: 88
Geografio
Egeralja situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Adorjánháza preskaŭ kontaktiĝas kun Egeralja.
Historio
Dum la mezepoko ĉasistoj de la reĝo loĝis tie. En la turka erao la loĝantoj ofte rifuĝis al la proksimaj marĉoj. Inter 1949-1991 la vilaĝo perdis la sendependecon kaj iĝis parto de Adorjánháza.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, vendejoj, migra poŝto.
Vidindaĵoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.